Saltu al enhavo

Lingva Kritiko (retejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lingva Kritiko estas esperantologia retejo. Ĝi ekde 2006 ekzistas sub la titolo "Lingva Kritiko". Ĝi estas verkata de Bertilo Wennergren kaj aliaj esperantistoj invititaj de li.

Citaĵo
 Lingva Kritiko estas malpli formala ol veraj sciencaj publikigaĵoj kiel Esperantologio, sed la enhavo espereble tamen estas science valora. Wennergren rolas kiel administranto kaj principe kiel ĉefredaktoro, sed ĉiuj redaktantoj havas plenan liberecon publikigi siajn artikolojn sen ies interveno. En esceptaj okazoj Wennergren redaktas kaj publikigas artikolojn de aliaj. La aperoritmo estas tute laŭ la bontrovo de la redaktantoj, kiuj povos aperigi artikolojn, artikoletojn, studojn, notojn, kaj eĉ nurajn pripensaĵojn, kiam ajn ili volas.

Grava inspiro estas la lingvoscienca TTT-ejo Language Log, kie grupo de lingvosciencistoj artikoladas en la Angla. Kolekto de la plej bonaj artikoloj el “Language Log” eĉ estis eldonita libroforme. Eble iam io simila okazos pri artikoloj de “Lingva Kritiko”. Unu el la esperoj estas, ke iuj artikoloj poste en pli maturiĝinta formo aperos ankaŭ en Esperantologio aŭ alia papera revuo.

La legantoj povas komenti kaj diskuti la artikolojn ĉi tie, kaj tiuj komentoj jam rezultigis plurajn interesajn diskutojn. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]