Saltu al enhavo

Lingvoj de Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lingvoj de Aŭstralio estas la plej gravaj historiaj kaj nunaj lingvoj uzataj en Aŭstralio kaj ĝiaj enmaraj insuloj. Pli ol 250 aŭstraliaj indiĝenaj lingvoj supozeble ekzistis kiam estis la unua eŭropa kontakto. La angla estas la plej multe parolata lingvo de Aŭstralio hodiaŭ. Kvankam la angla havas neniun oficialan juran statuson, ĝi estas la fakta oficiala kaj nacia lingvo. La aŭstralia angla estas grava variaĵo de la lingvo kun karakteriza akĉento kaj leksiko, kaj iomete diferencas de aliaj specoj de la angla en gramatiko kaj ortografio.

Ĉirkaŭ 120 ĝis 170 indiĝenaj lingvoj kaj dialektoj estas parolataj hodiaŭ, sed multaj el tiuj estas endanĝerigitaj. Kreolaj lingvoj kiel "Kriol", la aŭstralia kreola lingvo d) kaj Yumplatok, la Toresa kreola lingvo estas la plej vaste parolataj indiĝenaj lingvoj. Aliaj karakterize aŭstraliaj lingvoj inkludas la aŭstralian signolingvon Auslan, indiĝenajn signolingvojn, kaj la norfolkan lingvon, parolatan plejparte sur Norfolkinsulo.

Gravaj ondoj de enmigrado post la Dua Mondmilito kaj en la 21-a jarcento konsiderinde pliigis la nombron da komunumaj lingvoj parolataj en Aŭstralio. En 2021, 5,8 milionoj da homoj uzis lingvon krom la angla hejme. La plej oftaj el tiuj lingvoj estis la mandarena, araba, vjetnama, kantona, panĝaba, greka, itala kaj hinda.

Kiel unua versio de tiu paĝo uziĝis la tri komencaj enkondukaj alineoj de la koncerna anglalingva teksto laŭ stato de la 18-a de septembro, tradukita al Esperanto, tute sen traduko de la anglalingvaj eksteraj referencoj, kiuj por tiom eta esperantlingva teksteto ankoraŭ ne bezonatas kaj ĉiukaze relegeblas en la angla versio.