Linio A estas unu el la ses linioj de la Metroo de Bonaero, malfermita al la publiko la 1-an de decembro1913, tiel iĝante la unua en la tuta Latinameriko, la suda hemisfero kaj ĉiuj hispanlingvaj landoj. Ĝi etendiĝas laŭlonge de 9,7 kilometroj inter Plaza de Mayo en la Bonaera kvartalo Monserrat kaj San Pedrito en la Bonaera kvartalo Flores. Ĝi veturas sub la tuto de Avenida de Mayo kaj parto de Avenida Rivadavia, estante uzata fare de proksimume 250 000 homoj tage.
La stacio Carabobo funkciis kiel provizora finstacio de la linio de 2008 ĝis vendredo, la 27-an de septembro2013, ĉar du pliaj stacioj estis konstruataj kiuj plilongigis la itineron de la linio okcidenten: San José de Flores kaj San Pedrito. Ĝis vendredo la 11-an de januaro2013, la linio konservis siajn malnovajn veturilojn La Brugeoise, de belga deveno, konstruitajn fare de La Brugeoise et Nivelles, dum la 1910-aj jaroj. Merkrede, la 6-an de marto2013, la servo rekomencis, kun lanĉo de veturiloj de ĉina deveno, fabrikitaj de la kompanio CNR Corporation kaj aĉetitaj de la nacia registaro.