El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/Linselle_hotel_de_ville.jpg/300px-Linselle_hotel_de_ville.jpg)
la urbodomo
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b2/Linselle_eglise_nativite_ND.jpg/300px-Linselle_eglise_nativite_ND.jpg)
la katolika kirko
Linselles - prononco laŭ sistemo IFA [lɛ̃sɛl], jen france, historie nederlande respektive okcidentflandre Linsele, pikarde Linséles - estas urba komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 8 192 loĝantoj sur areo de 11,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 700 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Lambersart / Landbertsrode.
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/75/Map_commune_FR_insee_code_59352.png/300px-Map_commune_FR_insee_code_59352.png)
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj