Lipná (Hazlov)
Lipná | |
germane Lindau | |
vilaĝo | |
Lipná
| |
Oficiala nomo: Lipná | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Hazlov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Smrčiny |
Situo | Lipná |
- alteco | 530 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 09′ 31″ N 12° 15′ 04″ O / 50.15861 °N, 12.25111 °O (mapo) |
Katastro | 1,79 km² (179 ha) Lipná u Hazlova |
Loĝantaro | 24 (2021) |
Denseco | 13,41 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1307 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 351 32 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lipná (Hazlov) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Lipná (ĝis la jaro 1948 Lindov, germane Lindau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hazlov, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 2 km en valo okcidente de Hazlov. Proksime troviĝas randa parto de montetaro Smrčiny. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 24 loĝantoj.
Lipná situas en katastra teritorio Lipná u Hazlova kun areo 1,79 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1307, kiam Henriko Nothaft donacis trionon de dekonaĵo de Lipná kaj de Polná al germanaj kavaliroj. Homoj ĉi tie havis laboron nur en agrikulturo kaj poste en malgranda granita minejo, tial la vilaĝo restis ĉiam malgranda kaj neinteresa. Nuntempe ĉi tie vivas nur 15 loĝantoj en 14 domoj, el kiuj plie 5 estas refreŝigejaj konstruaĵoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 285 |
1880 | 268 |
1890 | 278 |
1900 | 274 |
1910 | 271 |
1921 | 236 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 270 |
1950 | 81 |
1961 | 53 |
1970 | 46 |
1980 | 19 |
1991 | 10 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 15 |
2011 | 22 |
2021 | 24 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Proksime de Lipná, sur ŝoseo ĝis Skalka troviĝas proksime de fervojo ŝtona penta kruco kun skribaĵo IHS kaj kun trapikita koro, kiu havas klaran historion. En la jaro 1675 ĉi tie patro el Skalka murdis sian filon, kaj laŭ kroniko de Markl li "elŝiris liajn viscerojn kaj elsuĉis lian sangon". Juĝaj dosieroj el la jaroj 1675–1676 konfirmas, ke pro tiu ĉi krimo la kulpinto estis senkapigita per glavo. Laŭlonge laŭ ŝoseo direkte al Polná poste troviĝas kelke da ŝtonaj monumentoj de eksaj germana loĝantoj kaj malgranda niĉa kapeleto.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]
|