Lippincott's Monthly Magazine
Aspekto
Lippincott's Monthly Magazine | |
![]() La libro de Oscar Wilde The Picture of Dorian Gray aperinta en 1890 en Lippincott's Monthly Magazine.
| |
literatura revuo • revuo | |
---|---|
Periodeco | Monata |
| |
Lando | ![]() |
Posedanto | JB Lippincott & Co. |
Establodato | 1868 |
| |
Lippincott's Monthly Magazine estis 19-a-jarcenta literatura revuo publikigita en Filadelfio de 1868 ĝis 1915, kiam ĝi translokiĝis al Novjorko por iĝi McBride's Magazine. Ĝi kunfalis kun Scribner's Magazine en 1916.
La revuo de Lippincott publikigis originalajn verkojn, ĝeneralajn artikolojn kaj literaturan kritikon. La ĵurnalo estis indeksita en la Reader's Guide Retrospective kaj multaj el ĝiaj artikoloj haveblas interrete ĉe Projekto Gutenberg kaj en la datumbazo de la eldonejo ProQuest.
Fruaj nomoj
[redakti | redakti fonton]- 1868–1870: Lippincott's Magazine of Literature, Science and Education (Revuo pri Literaturo, Scienco kaj Eduko de Lippincott)
- 1871–1885: Lippincott's Magazine of Popular Literature and Science (Revuo de Populara Literaturo kaj Scienco de Lippincott)
Famaj aŭtoroj
[redakti | redakti fonton]Lippincott publikigis plurajn famajn verkintojn de la tago, inkluzive de:
- Gertrude Atherton: Doomswoman (1892)
- Willa Cather
- Florence Earle Coates, Filadelfia poeto kies poezio aperis preskaŭ kvindekfoje en Lippincott inter 1885 kaj 1915[1].
- Arthur Conan Doyle: The Sign of the Four (Februaro 1890)
- Paul Laurence Dunbar: The Sport of the Gods (1901)
- Rudyard Kipling: The Light that Failed (Januaro 1891)
- Emma Lazarus (pli ol 40 poemoj en la 1870-aj jaroj)
- Louis Sullivan: The Tall Office Building Artistically Considered (1896)
- Anthony Trollope: The Vicar of Bullhampton (seriigita ekde julio 1869)
- Oscar Wilde: The Picture of Dorian Gray (Julio 1890)
Famaj redaktoroj
[redakti | redakti fonton]- 1886–1894: Joseph Marshall Stoddart
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bohm, Sonja N., comp. The Published Works of Florence Earle Coates (Magazines). 2009. Print.