Listo de regnestroj de Moresnet
Aspekto
La regnestroj (urbestroj) de Moresnet estis la komunumestroj de Kelmis. Ili estis nomumitaj de komisaroj de Nederlando kaj Prusio, kiuj estis la anstataŭantoj de la reĝo de Prusio kaj Nederlando. Kiam Belgio en 1830 per la landlima pakto de Akeno akiris tiun rajton de Nederlando, ekestis komisaro belga. En 1919 la Traktato de Versajlo decidis, ke Moresnet iĝos parto de Belgio kaj de tiam tie ne plu estas komisaroj kaj la komunumestro de Kelmis ne plu estas regnestro de Moresnet.
Komunumestroj de Kelmis kaj samtempe regnestroj de Moresnet
[redakti | redakti fonton]- 1817 - 1859 Arnold Timothée De Lasaulx
- 1859 - 1859 Adolf Hubert van Scherpenzeel-Thim
- 1859 - 1882 Joseph Kohl
- 1882 - 1885 (sen komunumestro)
- 1885 - 1915 Hubert Schmetz
- 1915 - 1918 Wilhelm Kyll
- 1918 - 1920 Pierre Grinard
Komisaroj Nederlandaj
[redakti | redakti fonton]- 1817 - 1823 Werner Jacob
- 1823 - 1830 Joseph Brandès
- 1830 - 1835 (neniu komisaro pro interna milito)
Komisaroj Belgaj
[redakti | redakti fonton]- 1835 - 1840 Lambert Ernst
- 1840 - 1889 Mathieu Crémer
- 1889 - 1915 Fernand Jacques Bleyfuesz
- 1915 - 1915 Dr. Bayer
- 1915 - 1918 (nemiu komisaro)
- 1918 - 1920 Fernand Jacques Bleyfuesz