Listo de roluloj en Mortal Engines kaj Fever Crumb
Jen listo de roluloj en la romanserioj Mortal Engines kaj Fever Crumb de Philip Reeve.
Ĉefroluloj
[redakti | redakti fonton]Tom Natsworthy
[redakti | redakti fonton]15-jaraĝa metilernanto en la historiista gildo komence de la serio. Li poste havas diversspecajn aventurojn trans la mondo. En la kina filmo de 2018 aktorita de Robert Sheehan.
Hester Shaw
[redakti | redakti fonton]Kolera juna virino kun cikatro trans ŝia vizaĝo. Ŝi serĉas venĝon kontraŭ Valentine. Aktorita de Hera Hilmar.
Wren Natsworthy
[redakti | redakti fonton]Filino de Tom kaj Hester en la malfruaj romanoj.
Nimrod Pennyroyal
[redakti | redakti fonton]Supozebla historiisto kaj verkinto kiu estas fakte fraŭdulo, ofte partumas aventurojn kun la Natsworthy-familio.
Anna Fang
[redakti | redakti fonton]Anna Fang, azia piloto kaj iama posedanto de la Garadiavolo, ŝi ankaŭ estas plej elstara agento de la ligo kontraŭanta la predantajn urbojn.
Shrike
[redakti | redakti fonton]Shrike, maljunega kiborgo kiu kreskigis Hester post kiam ŝiaj gepatroj estis mortigitaj. En la usona eldono de la serio li estas nomita Grike.
Theo Ngoni
[redakti | redakti fonton]Theo Ngoni, afrika piloto kiu forkuras de sia hejmo por aliĝi al la Verda Ŝtormo.
Fever Crumb
[redakti | redakti fonton]Fever Crumb, membro de la Ordo de Inĝenieroj. Ŝi estas la ĉefrolulo de la serio Fever Crumb, kiu enhave antaŭas al Mortal Engines.
Thaddeus Valentine
[redakti | redakti fonton]Thaddeus Valentine, impeta kaj bela historiisto ofte idoligita fare de pli junaj historiistoj, sed fakte maliculo.
Magnus Crome
[redakti | redakti fonton]Magnus Crome, la megalomania urbestro de Londono.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2019-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
|