Little House on the Prairie
Little House on the Prairie | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Little House on the Prairie |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | televida dramserio, televida serio pri historio, televida serio bazita sur romano, Western television program |
Reĝisoro | Victor French, Michael Landon, Leo Penn |
Aktoroj | Michael Landon • Melissa Gilbert • Karen Grassle • Melissa Sue Anderson • Lindsay and Sidney Greenbush • Matthew Labyorteaux • Richard Bull • Katherine MacGregor • Alison Arngrim • Jonathan Gilbert • Kevin Hagen • Dabbs Greer • Victor French • Merlin Olsen • Dean Butler • Linwood Boomer • Mia Bendixsen |
Muziko de | David Rose |
Amplekso | |
Sezonoj | 9 |
Epizodoj | 204 |
Daŭro sen reklamoj | 45 |
Elsendo | |
Elsendita | 11 sep. 1974 – 21 mar. 1983 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Little House on the Prairie (Dometo sur prerio, konata ankaŭ kiel Little House: A New Beginning en sia fina sezono) estas usona vakera drama televidserio, en kiu stelulis Michael Landon, Melissa Gilbert, Karen Grassle, kaj Melissa Sue Anderson, pri familio kiu vivas en farmo en Walnut Grove, Minesoto, en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj. La serio estas adaptaĵo de la serio de furorlibroj de Laura Ingalls Wilder samnome Little House on the Prairie. Televida produktoro kaj estro de NBC nome Ed Friendly ekkonis la historion komence de la 1970-aj jaroj. Li petis Michael Landon reĝisori la provan filmon. Landon akceptis kondiĉe, ke li ankaŭ ludos rolon de Charles Ingalls, nome la familipatro.
La regula serio estis anstataŭita de duhora prova filmo, kiu estis unuafoje elsendita la 30an de marto, 1974. La serio premieris en la reto de NBC la 11an de septembro, 1974, kaj estis elsendita ĝis la 10an de majo, 1982. Dum la sezono de 1982–83, post la foriro de Landon kaj Grassle, la serio estis elsendita sub la nova titolo Little House: A New Beginning (dometo: nova komenco).