Liturgia libro
Liturgia libro estas libro kiu entenas tekstojn kaj specifaĵojn de gestoj per kiuj oni plenumas kultajn agojn. Tiuj lastaj estas dirataj rubrikoj kaj korespondas al instrukcioj rilataj al ritaj skemoj ĉirkaŭ kiuj disvolviĝas la liturgio. Tial la liturgian libron konstituas esence rubrikoj apud kiuj la preĝformuloj kaj benoj estas indikataj per iliaj incipit.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj liturgiaj libroj estis skribitaj de la manskribistoj en la skriptorioj de monaĥejoj aŭ de katedraloj. Ilia cirkulado restis manskribita ĝis la unuaj presaj eldonoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. En la Katolika Eklezio la Koncilio de Trento iniciatis, sekve, la unuajn modelajn eldonojn (editio typica) konklude de la kodigo de la lex orandi (leĝo de la preĝado)[1] kiu ekde la antikvaj gaŭlaj-germanaj kompilaĵoj diritaj ordines romani (romaj reguloj), ebligis unuformigi la latinan ritaron secundum usus Romanae Curiae (laŭ la uzo da la roma kurio). La ĉefaj fazoj de tiu procezo montras evoluon kiu el la apostola centro disvastiĝas al la periferio kaj el tiu al la centro.
El la centro al la periferio
[redakti | redakti fonton]La unua roma liturgia ordigo, jam embrie ĉeesta en la Didakeo, en la Apostola tradicio kaj en la Apostolaj konstitucioj, verkoj kiuj aperis ekde la unua ĝis la kvara jarcentoj, estis pluellaboritaj en la sakramentarioj kiuj, ekde la 4-a jarcento kolektis la erojn rezervitajn al la celebranto, laŭekzemple de la Gelasia sakramentario (Sacramentarium Gelasianum Vetus) de la komenco de la 8-a jarcento. En la 10-a jarcento la roma tradicio estis restarigita en gaŭla-franca regiono, unuloke pere de roma germana pontifika ritlibro de la benediktanoj de la monaĥejo de Sankta Alban en Majenco. datebla inter la jaroj 950 kaj 961, kiu kolektas rubrikojn kaj preĝojn de la sakramentoj; dualoke pere de la kompleta Meslibro (Missale plenarium).
Koncilio de Trento kaj Dua Vatikana Koncilio
[redakti | redakti fonton]La kriterioj al kiu inspiriĝis la Koncilio de Trento estis: igi devigaj al la tuta okcidenta katolika eklezio, escepte de tiuj lokaj eklezioj kiuj povus pretendi ritojn kun pli ol 200 jarojn de antikveco. Kun la Dua Vatikana Koncilio okazis ĝenerala liturgia reformo de la liturgiaj libroj kiu puŝis traduki al la ĉiuj lingvoj la liturgjajn librojn.
Listo de la liturgiaj katolikaj libroj
[redakti | redakti fonton]La precipaj libroj estas[2]:
- Antifonaro (Antiphonale): muziko por liturgio de la Horoj.
- Benaro (Benedictionale): listo de forpermesaj formuloj.
- Breviero (Breviarium): tekstoj kaj rubrikoj por la Liturgio de la horoj.
- Roma breviero (Breviarium Romanum).
- Kant-librego (Cantatorium).
- Cerimoniaro (Caeremoniale): rubrikoj aŭ normoj por la liturgiaj ceremonioj.
- Kolektarlibro aŭ pormesa Preĝlibro (Liber capitularis)
- Kutimlibro
- Epistolaro (Apostolus, Comes, Epistolæ, Epistolarium, Liber commicus, Ordo epistolarium): kolekto de legaĵoj dummesaj legataj antaŭ la lego de la Evangelieroj.
- Himnaro (Hymnarium)
- Legaĵaro (Lectionarium, Evangelia et epistolæ): kolekto de ĉiuj legaĵoj apartaj dummesaj.
- Martiro-libro (Martyrologium): listo de la nomoj kies festoj okazas dumjare.
- Meslibro (Missale plenum): teksto entenanta la diversajn mesformulojn.
- Roma meslibro (Missale Romanum)
- Ordinariumo de la meso (Agenda, Consuetudines, Liber consuetudinum, Breviarium officiorum, Liber ordinalis, Liber usuum, Ordinarium, Ordinarius liber, Ordo divini officii, Ordo ecclesiæ): kiu siavice entenas diversajn specifajn librojn, listo de apartaĵoj en la oficialaj ceremonioj.
- Kyrie-kolekto (Kyriale): libro entenanta muzikon por la ordinariuma meso.
- Pontifiklolibro: kolekto de episkopaj ceremonioj.
- Procesaro.
- Rituala libro aŭ Manlibro (Liber manualis): preĝoj kaj instruaĵoj nepre bezonantaj al sacerdotoj por servi la sakramentojn kaj Sakramentaro por funebroj, procesio kaj alireligiaĵoj.
- Psalmaro (Psalterium).
- Sakramentario (Liber missarum, Liber sacramentorum, Sacramentarium): listo de la presidentaj mesaj preĝoj.
- Sekvencaro (Sequentiarium).
- Tropariaro (Troparium)
Liturgiaj libroj de diversaj kristanaj konfesioj
[redakti | redakti fonton]Liturgiaj libroj de nekristanaj religioj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Eric Palazzo, Libri-liturgici, Enciclopedia dell'Arte Medievale Treccani (1996)
- Dante Balboni, Nomenclatura per la catalogazione dei libri liturgici, "Ephemerides Liturgicae", vol. XCIX, n° 6, 1985, pagg. 517-524
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lex orandi, lex credendi (la leĝo de la preĝo estas leĝo de la kredo).
- ↑ La terminoj sekvas la proponojn de la Kristana Glosaro.. Arkivita el la originalo je 2012-12-30. Alirita 2013-09-14 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- cathopedia.org
- Paolo Giglioni, Introduzione alla liturgia, cap. 6: I libri liturgici, Congregazione per il clero, 1999
- Paolo Giglioni, Introduzione alla liturgia, cap. 7: La liturgia nel medioevo, Congregazione per il clero, 1999
- Nomenclatura uniforme dei libri liturgici di rito latino a cura dell'International Federation of Library Associations and Institutions (IFLA)