Livingstona monarkoĉetio
Livingstona monarkoĉetio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Livingstona monarkoĉetio
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Erythrocercus livingstonei (Gray, 1870) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Livingstona monarkoĉetio (Erythrocercus livingstonei) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, dum tiukaze temas pri genro de Afriko. Temus pri longvostaj birdoj, dum la proksimaj genroj Tesia aŭ Urosphena estas tre mallongvostaj birdoj.
Tiu afrotropisa birdo troviĝas en Sudorienta Afriko nome en Malavio, Mozambiko, suda Tanzanio, sudorienta Zambio kaj nordorienta Zimbabvo, do temas pri pli suda teritorio ol tiu de la proksima parenco la Flava monarkoĉetio. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbustaroj.
Estas birdo kun griza kapo, blankeca gorĝo, grizeca dorso kun tre fortaj olivecaj nuancoj kaj tre bruna longa kaj larĝa vosto, malfermebla rondoforme kiel ventumilo, kiam oni videblas malhelajn makulojn antaŭ la vostofino. La subaj partoj estas flavaj, sed ne tiom markate kiom ĉe la proksima parenco la Flava monarkoĉetio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Erythrocercus livingstonei[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|