Livino el Gento

Livino el Gento (nederlande: Sint-Lieven; naskiĝinta ĉ. 580, mortinta la 12-an de novembro 657) estis kristana sanktulo kaj nomiĝas apostolo de Flandrujo kaj Brabanto. Katolikaj festas lin en la 12-a de novembro.
Pri lia vivo kaj agadoj raportas biografio kiun laŭdire verkis Bonifaco kiel ankaŭ letero skribita de la sanktulo mem. Ambaŭ ne taksotas tro fidindaj. Laŭ ili originas Livino el nobela irlanda familio kaj vojaĝis dum junulaj jaroj al Anglujo por renkonti Aŭgusteno de Canterbury. Aŭgusteno instrruis al li sciencaĵojn kaj klostrajn disciplinojn. Poste li revenis patrujen por finstudi. Ordinacio sekvis kaj episkopeco. Kiel multaj uloj el Irlando, Skotujo kaj Anglujo li sentis la volegon forlasi la insularon por misio (peregrinatio Domini); kun siaj disĉiploj Foillanus, Elias kaj Kilianus li enŝipiĝis en la direkto de la eŭropa kontinento. Livino alvenis je Gento kaj Zelando. Restadis li en la genta klostro (Coenobium Gandese; abateco de certa tre gastigema Floriberius), preĝante ade dum 30 tagoj antaŭ la tombo de sankta Bavo kiu ĵus forpasis. Pri Bavo li verkis eĉ elegion kaj ĉe lia tombo li ĉiutage celebris sanktan meson. Poste li kontinuigis kristanigon en la grafujo de Aalst, i.a. ankaŭ en Houtem kie li estis entombigita. Li impresis multajn homojn, ankaŭ per mirakloj.
Oni diras ke dum evangelizado, Livino estis atencita fare de obsedito: Livino post sindefendo ordonis al la diablo forlasi ties korpon. Post paŭzo kun terena kuŝo, la viro ekstaris dankonte Livinon. Ankaŭ la blinda ministo Ingelbert, filo de sankta Craphaildis, estis sanigita fare de Livino antaŭ ol esti baptita. Poste Livino predikis apud Geraardsbergen, kie kaptis lin paganoj, forŝiris lian langon kaj senkapigis lin. Baldaŭ ekis kulto ĉe lia tombo. En 1006 abato Erembodo transigis la ostojn de Livino al Gento en la Petro-klostron.
Lia nederlanda nomversio Lieven oftas hodiaŭ en la flandra parto de Belgujo. Pri ĝia etimologio ne estas klareco (signifo ĉu popularulo ĉu amanto de la vivo). Ĝis 1956 ekzistis en germana Magdeburgo Livino-kirko.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Joost vander Auwera, Sabine van Sprang et al.: Rubens: a genius at work. The works of Peter Paul Rubens in the Royal Museums of Fine Arts of Belgium reconsidered. Lannoo Uitgeverij, 2007, p. 199
- William Smith, Henry Wace: A Dictionary of Christian Biography, Literature, Sects and Doctrines Julianus to Myensis Part Six. Kessinger Publishing, 2004 (represo de eldono el la jaro 1877-a), p. 733.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- J.E. Stadler: "Livinus, S. (1)" - ĉe: Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 3. Augsburg 1869, p. 851