Saltu al enhavo

Lizandro (Sparto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lizandro)
Λύσανδρος o Σπάρτης
(454 a. K. - 395 a. K.)
Lizandro ekster la muroj de Atena, litografaĵo el la 19-a-jarcento.
Lizandro ekster la muroj de Atena,
litografaĵo el la 19-a-jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 454 a. K.
en Lakedemonio, Antikva Grekio
Morto 395 a. K.
en Haliartos, Antikva Grekio
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Sparto Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Aristocritus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lizandro estis sparta militisto kaj politika gvidanto. Li detruis la atenan floton ĉe la Batalo de Aegospotami en 405 a.K., devigante Atenon kapitulaci kaj alportante la Peloponezan Militon al fino. Li tiam ludis ŝlosilan rolon en la dominado de Grekio fare de la de spartanoj por la venonta jardeko ĝis sia morto ĉe la Batalo de Haliartus.

La vizio de Lisandro pri Sparto diferencis de la plej multaj spartanoj; li volis faligi la Atenan Imperion kaj anstataŭigi ĝin per spartana hegemonio.

Vivo kaj agadoj

[redakti | redakti fonton]

Nomumita navarko[1] (408), li pruvis esti lerta kaj sagaca; rekonstruis la spartanan floton, detruitan en la Batalo de Ciziko, venkis la atenan armeon ĉe Nozio apud Efezo (407), donante al la spartanoj reen maran dominecon. Post kiam la spartanoj, komanditaj fare de Kalikratido kiu sukcedis al Lizandro, estis venkitaj ĉe Arginusae fare de la atenanoj (406), la aliancanoj petis al Sparto sendi Lizandron kiel navarko denove, kaj ĉar la leĝo malpermesis lian reelekton, li estis akceptita kiel komandanto dualoke post la nova navarko Arako.

Renkonto inter Ciro la Juna (maldekstre), Aĥemenida satrapo de Malgranda Azio kaj la filo de Dario la 2-a, kaj spartana admiralo Lizandro (dekstre) en Sardeso. La renkonto estis rakontita de Ksenofono; pentraĵo de Francesco Antonio Grue (1618-1673).
Bildo de Lizandro, trovata en la verko "Promptuarii Iconum Insigniorum" ("Listo da renomaj ikonoj".

Li surprizis la atenan taĉmenton proksime de Aegospotami, sukcesante kapti ĝin preskaŭ tute. Ateno mem, jam tere barita, estis tiam sieĝita de Lizandro per maro kaj devigita (404) kapitulaci. Lizandro, preninte ankaŭ Samoson, revenis triumfe al Sparto post esti trudinta ĉie oligarkiajn registarojn; malgraŭ iliaj hororoj kaj abomenaĵoj, li daŭre ĝuis grandan aŭtoritaton, kaj estis sendita por helpi la atenajn oligarkojn (la Tridek Tiranojn) minacatajn per la demokrata ribelo gvidita de Trazibulo.

Sed reĝo Paŭzanio, en la foresto de Lizandro, estis sendita por preni la komandon de la fortoj de la spartanaj kaj aliancitaj fortoj en Atiko, malamikaj al la politiko de Lizandro, kaj li iĝis la peranto de la paco, reestablante demokratan registaron en Ateno. Ekde tiam, la aŭtoritato de Lizandro komencis malkreski, kaj dum ĉie la politikaj reĝimoj kiujn li enkondukis plenumis malbonan agadon, la spartana registaro furiozis kontraŭ kelkaj el liaj adeptoj kaj poste kontraŭ Lizandro mem, akuzita (sed estis absolvita) pri koruptado al la orakolo de Amon.

Lizandro tiam akompanis Agesilaon la 2-an (445 a. K. - 359 a. K.), kiel konsiliston, al Malgranda Azio kontraŭ la Persoj, sed ne vidinte sin bone akceptita, li revenis al sia patrujo. Li tiam direktis (395) la militon kontraŭ la Beotoj kiuj, malgraŭ la spartana malpermeso, detruis Focidon; li kaptis Orkomenon kaj marŝis sur Haliartus, sed, surprizita de la beotoj antaŭ ol reĝo Paŭzanio kuniĝis al li el la sudo, li estis venkita kaj falis en la batalo.

Kiel politikisto li estis lerta organizanto kaj sperta pri homoj, sed li estis indiferenta pri la elekto de rimedoj, senprovizita de homameco, kruela al la venkitoj. Li provis novigi la arkaikan organizon de la spartana ŝtato per la institucio de elekta monarkio, al kiu eble li esperis esti vokita: tamen, li ne estis revoluciulo, sed fidela servisto de sia patrujo. Laŭ Durido de Samoso (350 a. K. - 281 a. K.), Lizandro ricevis diajn honorojn de la samea popolo en vivo; li do estus la unuan ekzemplon pri la kulto de vivanta homo inter la grekoj.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Terameno (450 a. K. - 404 a. K.)
  • Lisio (445 a. K. - 380 a. K.)
  • Trazibulo (440 a. K. - 388 a. K.) atena generalo
  • Paŭzanio (Sparto) (409 a. K. - 395 a. K.) Reĝo de Sparto
  • Plutarko (46-100)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Komandanto de floto aŭ de militŝipo.
  2. Treccani