Llamas de la Ribera
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Villaviciosa (apartigilo) kaj Villaviciosa (Asturio). |
Llamas de la Ribera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24271 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 791 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 38′ N, 5° 50′ U (mapo)42.635-5.8252777777778Koordinatoj: 42° 38′ N, 5° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 895 m [+] | ||
Areo | 59,88 km² (5 988 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Llamas de la Ribera [+] | |||
Llamas de la Ribera [LJAmas delariBEra] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo inter Carrizo de la Ribera kaj Las Omañas ĉe la rivero Órbigo, reprezentata en la blazono per tri trutoj sur blua fono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Llamas de la Ribera, Quintanilla de Sollamas, San Román de los Caballeros kaj Villaviciosa de la Ribera, okupas totalan areon de 59,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 807 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas atestaĵoj de antaŭromiaj kaj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam lino, poste lupolo, pro kio aperas ties flava branĉo en la blazono sur verda fono), brutobredado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, karnavalo).