Loĝigo de homekipo de Titanic
Aspekto
Enŝipiĝinte la junaj oficiroj kaj asistantoj de ĉefoj venigis anojn de la homekipo en iliajn kajutojn.
LA LOĜIGO DE HOMEKIPO EN LA ŜIPO | |
---|---|
Ferdeko D antaŭe, sur la pruo |
108 hejtistoj |
Ferdeko E antaŭe, babordo pli proksime al la pobo babordo, ĉe la pobo |
72 ĵetistoj de karbo 44 maristoj 62 stevardoj de la 2-a klaso 106 kelneroj 24 stevardoj de dormoĉambroj kuireja helppersonaro |
Ferdeko E babordo, senpere malantaŭ la mezo direkte al la pruo |
personaro de restoracio de "á la carte" |
Ferdeko F antaŭe babordo, meze de la ŝipo tribordo |
53 hejtistoj 42 stevardoj de la 3-klaso teknikaj oficiroj |
Ferdeko G antaŭe |
15 ĉefhejtistoj 30 ŝmiristoj de maŝinoj |
La ceteraj anoj de la homekipo, kiuj certigis la plej diversajn helplaborojn - presistoj, portistoj, glatistoj de vestaro kaj tolaĵaro, personaro de turka baniĝejo kaj flegejoj, anoj de ŝipa polico, flegistoj de lampoj, poŝtaj okupitoj - estis disigitaj en multaj malgrandaj enklavoj tra la tuta ŝipo proksime de lokoj, kie ili plenumis siajn devojn. Tio rilatis precipe al stevardoj kaj stevardinoj de la unua klaso, kies kajutoj por du ĝis kvar anoj de homekipo troviĝis en anguloj de larĝaj koridoroj proksime de komforte aranĝitaj vicoj de ĉambroj por la vojaĝantoj de la unua klaso.
|