Lohne estas eta urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 40 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 27814 loĝantojn.
Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la regiono, kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis de tie, kaj interalie du grandaj someraj tendaroj de GEJ okazis en Lohne. En la urbo por GEJ aparte aktivis pluraj gefratoj el familioj Kuhl kaj Kruse.
Dum pluraj jaroj en Lohne kaj kvar pliaj komunumoj de la kampara distrikto ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.