Lojto
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lota lota Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||


La (ordinara) lojto (Lota lota) estas manĝebla rabfiŝo el la ordo de gadoformaj kaj familio de lojtedoj, kiu longas 30-60 (60-80) cm, pezas 1-4 (5-8) kg. Ĝi demetas frajojn en novembro-decembro, en kiu tempo ĝi migras supren en la rivero por trovi sablan lokon. La femalo demetas ĉ. 300-400 mil frajojn en glatajn kavojn aŭ sur akvoplantojn. La fiŝido eloviĝas post 4 semajnoj. Ĝi predas nokte.
La lojto vivas en la tuta norda hemisfero ĝis Nord-Italio kiel suda disvastiĝa limo. Ĝi estas dolĉakva fiŝo, vivanta ĉefe en profundaj, rapidaj riveroj (sed ankaŭ en lagoj kiel Balatono).
Ĝi similas iomete al siluro.