Longvosta rabmevo
Longvosta rabmevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Stercorarius longicaudus (Vieillot, 1819) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Longvosta rabmevo, Stercorarius longicaudus, estas granda birdo de la familio de rabmevoj, nome Sterkorariedoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Tiu estas la plej malgranda de la rabmevoj pro ties ĉirkaŭ 38 cm longeco, sen kalkuli la longegajn centrajn vostoplumojn de somera plenkreskulo, kiu povus aldoni pli malpli aliajn kromajn 20 cm.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas en norda Arkto de Eŭrazio kaj Norda Ameriko, kun plej multnombraj loĝantaroj en Rusio, Alasko kaj Kanado kaj pli malgrandaj ĉirkaŭ la resto de la Arkto. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras en suda Atlantiko kaj Pacifiko. Pasantaj junuloj foje ĉasas etajn predojn en plugitaj kampoj aŭ golfejoj kaj ili ne timas homojn.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ili nestas en seka tundro aŭ pli altaj montetoj. La ino demetas du punktitajn brunverdecajn ovojn. En la reproduktejoj aŭdeblas hojladajn kaj krakadajn alvokojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn. For de la reprodukta sezono ili pasas sian tempon en malferma oceano kaj havas malagrablan kriijh krion. Tiu birdo manĝas ĉefe lemingojn kaj ties nombrado dependas la manĝabundo; ankaŭ insektojn, birdetojn, ovojn, ktp. Dum migrado, Longvosta rabmevo povas pli facile preni sian propran manĝadon -ekzemple fiŝojn kiel ŝternoj, kion ne faras aliaj rabmevoj- kaj rabas el mevoj kaj ŝternoj malpli ol la pli grandaj rabmevoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Longvosta rabmevo estas nekonfuzebla specio kiam plenkreskulo pro ties griza dorso -nigra ĉe fino kaj vosto-, malhelaj flugilpintoj sen blankaj makuloj, nigra krono bone difinita, blankaj flavecaj vizaĝo, kolo kaj nuko, blanka brusto kaj helgriza ventro kaj tre longa vosto kun du longegaj centraj plumoj kiel longegaj rektaj fadenoj. Plenkreskuloj ofte glisflugas super la reproduktejoj.
Junuloj estas multe pli probleme diferencigeblaj el la Arkta rabmevo ĉemare. Ili estas pli malgrandaj, flugillongaj kaj pli similaj al ŝternoj ol la aliaj rabmevoj, sed ili montras la saman gamon de plumarvariado. Tamen ili estas pli grizaj ol la Arkta rabmevo kiu estas pli bruna. La Longvosta rabmevo estas 41 ĝis 58 cm longa kalkulante la longan vostocentron, havas enverguron de 90 ĝis 105 cm kaj pezon de 250 ĝis 450 g. La kruroj estas grizaj kaj la piedoj nigraj, retaj kaj kun krifoj.
Subspecioj kaj formoj
[redakti | redakti fonton]- Stercorarius longicaudus longicaudus (nestas en Skandinavio, Rusio kaj okcidenta Siberio) estas pli griza kaj havas blankan nur la bruston.
- Stercorarius longicaudus pallescens (nestas en Gronlando, Norda Ameriko kaj orienta Siberio) ne estas tiom griza kaj havas blankan la bruston kaj parte la ventron kaj flankojn.
- Krome videblis raraj ekzempleroj de malhela formo (pli malhelbrunaj) ĉe Gronlando; tiu formo ne estas ĉiam akceptata.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Stercorarius longicaudus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006.
- Harrison, Peter. (1996) Seabirds of the World. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01551-1.
- Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.