Loporzano
Loporzano | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22192 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 580 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 10′ N, 0° 19′ U (mapo)42.1625-0.32222222222222Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 581 m [+] | ||
Areo | 169,283967 km² (1 692 8.3 967 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Loporzano [+] | |||
Loporzano [loporZAno] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Parto de la municipa teritorio estas okupita de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia ampleksa municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Hoya de Huesca kaj enhavas la loĝlokojn Aguas, La Almunia del Romeral, Ayera, Bandaliés, Barluenga, Castilsabás, Coscullano, Chibluco, Loscertales, Los Molinos, San Julián de Banzo, Santa Eulalia la Mayor, Sasa del Abadiado, Sipán kaj Vadiello. Ĝi estas oriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo okcidente de la rivero Alcanadre. La municipa teritorio limas norde kun Nueno, oriente kun Casbas de Huesca, sude kun Ibieca, Siétamo, Alcalá del Obispo kaj Monflorite, kaj okcidente kun Huesca, Tierz kaj Quicena.
La loĝloko Loporzano mem (581 msm) estas je 8 km oriente de Huesca proksime al la nacia ŝoseo N-240 kiu kondukas al la provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.
La loko estis konkerita en la 11-a jarcento.
La 18an de aŭgusto 1391, la reĝo Johano la 1-a de Aragono vendis Loporzano al la Monaĥejo de Montearagón. [1]
La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe ĉiuj loĝlokoj de Loporzano akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis entute el 3 139 loĝantoj en 1900 ĝis 574 loĝantoj (2022); do oni perdis kvar kvinonon spite la proksimecon al la ĉefurbo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas bronza fontano, preĝejoj, ermitejoj, blazondomoj, neĝujoj, mezepoka nekropolo de Sasa del Abadiado, kaj ekstere naturaj lokoj, kiel la Akvorezervejo de Vadiello.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Aguas.
-
Gotika pordo kaj portiko en la monaĥinejo de Casbas.
-
Preĝejo de Chibluco.
-
Santa Eulalia la Mayor.
-
Akvorezervejo de Vadiello.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (Sinués, n.º 1261)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)