Lorand Gaspar
Lorand Gaspar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gáspár Loránd | |||||
Naskiĝo | 28-an de februaro 1925 en Târgu Mureș | ||||
Morto | 9-an de oktobro 2019 (94-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | franca • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Francio vd | ||||
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | François Abou Salem (en) , Patricia Gaspar (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto kirurgo fotisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lorand GASPAR, originala nomo: GÁSPÁR Lóránd (gaŝpar) estis hungardevena franca poeto, tradukisto, fotisto, kirurgo. Li naskiĝis en Târgu Mureş (Rumanujo) la 28-an de februaro 1925, li mortis en Parizo la 9-an de oktobro 2019.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La patro de Lorand Gaspar devenis el vilaĝo Lăzarea kaj lia patrino el vilaĝo Joseni. Ili apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Dum sia infanaĝo li plurfoje estadis en ambaŭ vilaĝoj kaj tiuj tempoj lasis profundajn impresojn en sia animo. Ekde 1943 li estis studento Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. En 1944 oni rekrutigis, poste oni deportis lin. En printempo de 1945 li fuĝis kaj surpiede el Okcodent-Germanujo aliris areon kontrolitan de francoj. En 1946 li alvenis Parizon kaj studis medicinon. Inter 1954 kaj 1969 li estis kirurgo en francaj malsanulejoj en Jerusalemo kaj Betlehemo. Ekde 1970 li vivas en Tunizo. En 1949 li estis fondantano de revuo hungarlingva Ahogy lehet en Parizo. En 1953 li aperigis en Germanujo la aforismvolumon Így szól a csend. Depost tiam li publikigis nur en la franca lingvo. Lia unua franclingva poemvolumo aperis en 1966 (Quatrième état de la matière). Li ankaŭ tradukis la poemojn de: Rainer Maria Rilke (el germana lingvo), Giorgos Seferis (el greka lingvo), kaj kunlaborante kun Sarah Clair David Herbert Lawrence (el angla lingvo), Sándor Weöres (el hungara lingvo) János Pilinszky (el hungara lingvo), György Somlyó (el hungara lingvo), Béla Markó (el hungara lingvo), Ottó Tolnai (el hungara lingvo), Peter Riley (el angla lingvo) Joachim Sartorius (el germana lingvo), Paolo Cristofolini (el itala lingvo).
Literaturaj premioj
[redakti | redakti fonton]Appolinaire-premio, 1967; Grandpremio de Urbo Parizo, 1987; Mallarmé-premio, 1993; Poezia Grandpremio de Franca Akademio, 1995; Goncourt-premio, 1998.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Poemvolumoj
[redakti | redakti fonton]- Gisement, 1968
- Sol absolu, 1972
- Corps corrosifs, 1978
- Sol absolu et autres textes, poésie/Gallimard,1982, réédité en 1998.
- Égée suivi de Judée, 1980
- Amandiers, 1980
- Genese 1982
- Feuilles d'observation, 1986
- Egée/Judée, suivi d’extraits de Feuilles d’observation et de Maison près de la mer, Poésie/Gallimard, 1993
- Patmos et autres poèmes, Gallimard, 2001
- Cahier Lorand Gaspar, 2004
Prozverkoj
[redakti | redakti fonton]- Histoire de Palestine, 1968
- Palestine année 0, 1970
- Approche dela parole, 1978
- Journaŭ de voyages, 1985
- Apprentissage, 1994
- Approches d'un désert vivant, 1999
- Arabie Heureuse, Deyrolle/Verdier, 1997
- Carnets de Jérusalem, Le Temps Qu’il Fait, Cognac,1997
- Apprentissage, Deyrolle/Verdier, 1994
- Carnets de Patmos, Le Temps Qu'il Fait, Cognac, 1991
- Feuilles d’observation, Gallimard, Paris, 1986
- Paysages, Van Rogger, 2002.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo hungare
- Lorand Gaspar: Boldog Arábia és más útijegyzetek (en hungara lingvo), Koinónia, Kolozsvár, 2005.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de aŭtoro Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine