Los amantes pasajeros
Los amantes pasajeros | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Los Amantes Pasajeros |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 8 mar. 2013 |
Ĝenro | komedia filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Javier Cámara • Lola Dueñas • Cecilia Roth • Hugo Silva • José María Yazpik • Willy Toledo • Blanca Suárez • Paz Vega • Carmen Machi • Penélope Cruz • Antonio Banderas • Raúl Arévalo • Antonio de la Torre • Carlos Areces • La Terremoto de Alcorcón • Miguel Ángel Silvestre • Nasser Saleh • Agustín Almodóvar • Bárbara Santa-Cruz • Susi Sánchez |
Produktinta firmao | El Deseo |
IMDb | |
Los amantes pasajeros (La pasemaj geamantoj) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio en 2013. Ĉefaj geaktoroj estis Javier Cámara, Raúl Arévalo, Lola Dueñas kaj Hugo Silva inter pluraj aliaj.
La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Dum flugo de Madrido al Meksikurbo per Airbus A340 de la flugentrepreno Península, aperis grava problemo, pro kiu la pasaĝeroj, vidante sin rande de la morto, iom post iom malfermas siajn plej intimajn sekretojn.
Kelkaj de la pasaĝeroj estas aparta triopo de stevardoj, nome Fajas (Carlos Areces), Joserra (Javier Cámara) kaj Ulloa (Raúl Arévalo); viziulino nome Bruna (Lola Dueñas), kiu estas ankoraŭ virgulino ĉar ŝi timigas la virojn; kunpiloto Benito Morón (Hugo Silva); ĉefpiloto Álex Acero (Antonio de la Torre), feliĉa familipatro, kun alkoholisma koramiko; sinjoro Más (José Luis Torrijo), korupta entreprenisto kiu fuĝas el Hispanio; Infante (José María Yazpik), de kiu oni scias malmulte, nur ke li legas la romanon "2666" de Roberto Bolaño; Norma Boss (Cecilia Roth), eraro kiu fariĝis virino; Ricardo Galán (Guillermo Toledo), malsukcesa aktoro; du ĵusgeedzoj irantaj al Cancún por mielmonato (Miguel Ángel Silvestre kaj Laya Martí).
Aliaj roluloj de la filmo (ekster la aviadilo) estas Ruth (Blanca Suárez); Alba (Paz Vega); León (Antonio Banderas), laboristo kiu faras eraron kiu riskos la vivon de la pasaĝeroj; Jessica (Penélope Cruz), kiu zorgas pri la transportado de la valizoj; la pordistino de la konstruaĵo en kiu loĝas Alba (Carmen Machi).
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Carlos Areces kiel Fajas
- Javier Cámara kiel Joserra Berasategui
- Raúl Arévalo kiel Ulloa
- Lola Dueñas kiel Bruna
- Hugo Silva kiel Benito Morón
- Antonio de la Torre kiel Álex Acero
- José Luis Torrijo kiel Sinjoro Más
- José María Yazpik kiel Infante
- Cecilia Roth kiel Norma Boss
- Penélope Cruz kiel Jessica
- Antonio Banderas kiel León
- Carmen Machi kiel La pordistino
- Blanca Suárez kiel Ruth
- Willy Toledo kiel Ricardo Galán
- Paz Vega kiel Alba
- Miguel Ángel Silvestre kiel la ĵusedzo
- Laya Martí kiel la ĵusedzino
- Nasser Saleh kiel alirasulo
Analizo
[redakti | redakti fonton]La kritiko ĝenerale estis malfavora. Por ekzemplo, la populara retejo "Rotten Tomatoes" kvalifikis la filmon per totala averaĝo de 49 % de pozitivaj voĉoj. Tamen, ĝi komerce sukcesis: enspezis ĉirkaŭ 14,6 milionojn da eŭroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo
- Los Amantes Pasajeros en SensaCine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los amantes pasajeros en la hispana Vikipedio.