Saltu al enhavo

Los cipreses creen en Dios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los cipreses creen en Dios
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Josep Maria Gironella
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1953
Eldonejo Editorial Planeta
Ĝenro historia fikcio
Honorigoj National Novel Prize
vdr

Los cipreses creen en Dios (La cipresoj kredas je Dio) estas romano de José María Gironella publikigita en 1953.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Al Los cipreses creen en Dios sekvis du sekvaĵoj: nome Un millón de muertos (Unu miliono da mortintoj, 1961), pri la milito mem, kaj Ha estallado la paz (Eksplodis paco, 1966), pri la postmilito kaj la ekzilo de la venkitoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano rakontas la jarojn tuj antaŭ la Hispana Enlanda Milito, ĝis ties starto, el la vidpunkto de familio mezklasa de Ĝirono, nome Alvear. Per la inkludo de nombraj roluloj de diversaj sociaj kaj politikaj kondiĉoj oni klopodas cele al klarigo kial la milito startis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]