Los destellos
Los destellos | |
---|---|
filmo | |
Los destellos (La ekbriloj) estas hispana drama filmo de 2024, verkita kaj reĝisorita de Pilar Palomero, bazita sur la novelo Un corazón demasiado grande (Tro granda koro) de Eider Rodríguez. Ĝi estas protagonistigita de Patricia López Arnaiz, Antonio de la Torre, Julián López kaj Marina Guerola. Ĝi premieris en la Internacia Kinfestivalo de Donostio la 22an de septembro 2024, kaj poste premieris por ĝenerala publiko en hispanaj kinejoj la 4an de oktobro 2024, distribuita de Caramel Films.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La vivo de Isabel (Patricia López Arnaiz) en kampardomo de rura Katalunio, neatendite ŝanĝiĝas kiam ŝia filino Madalen kiu studas en Valencio (Marina Guerola) petas al ŝi viziti regule na Ramón (Antonio de la Torre), kiu estas grave malsana. Post dekkvin jaroj separita de sia eksedzo, en Isabel reaperas sentoj kiujn ŝi kredis superitaj. Tamen akompanante Ramón en sia plej vundebliga momento, Isabel ŝanĝas sian rigardon pri li kaj pri si mem.
Tiu strukturo utilas por deploji diversajn tre tiklajn temojn kiel proksimeco kaj antaŭvido de la morto, zorgado de malsanuloj kaj mortontoj, vivo de separiĝintoj kiuj amikece plue rilatas ktp.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Patricia López Arnaiz kiel Isabel
- Antonio de la Torre kiel Ramón
- Julián López kiel Nacho
- Marina Guerola kiel Madalen
- Ramón Fontserè