Saltu al enhavo

Los gozos y las sombras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los gozos y las sombras
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gonzalo Torrente Ballester
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro familisagao
vdr

Los gozos y las sombras (La ĝuoj kaj la ombroj) estas trilogio de romanoj de Gonzalo Torrente Ballester publikigita inter 1957 kaj 1962. La tri romanoj kiuj formas la trilogion estas El señor llega (Alvenas la sinjoro, 1957), Donde da la vuelta el aire (Kie la vento turnas, 1960) kaj La Pascua triste (La trista Pasko, 1962).

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en Pueblanueva del Conde (Nova Urbeto de la Grafo) fikcia marvilaĝo de Galegio dum la du jaroj tuj antaŭ la starto de la Hispana Enlanda Milito. Surprizas la reveno de Carlos Deza, lasta posteulo de la familio Churruchaos, iamaj senjoroj de la vilaĝo, kiu malsukcesinta en amafero kaj profesio revenas naskoloken sen limdato. Dekomence apogas lin lia amikino doña Mariana, "la Vieja" (la Maljuna, kiu same apartenas al la stirpo de Churruchaos), por lukti kontraŭ la loka kaciko (kaj nova riĉo), Cayetano Salgado. Carlos, kiu dekomence malpretas enmiksiĝi en la aferoj de doña Mariana kaj Cayetano, nevolonte estos pelita al tiu lukto kiu estas sociekonomia kaj amafera. Temas pri lukto inter la malnova kaj la nova povoj, nome la iama nobelaro hereda de doña Mariana kaj la nova nenobela nobelaro kiu posedas la novajn produktorimedojn de Cayetano Salgado. La agitado kaj sindikata kaj respublika estas reprezentata de Juan Aldán, de familio Churruchao sed malriĉa, kiu baraktas por krei sindikaton inter la fiŝkaptistoj de doña Mariana kaj la laboristoj de la ŝipkonstruejo de Cayetano.

Je la morto de doña Mariana, okazas ŝanĝoj. La testamento de "la Vieja" metas Carlos Deza kiel administranto dum kvin jaroj de ŝiaj havaĵoj, post kio Germaine, nevino de la mortinta, povos ekhavi ilin, sed ne antaŭe. La havaĵoj estas ĉefe la fiŝkaptaj ŝipoj (por kiuj Juan Aldán planas sindikatajn projektojn) kaj oni antaŭvidas hipotezan eblon de geedziĝo inter Carlos kaj Germaine, kiun "la Vieja" estis konsiderinta, sed kio ne okazos. Germaine, altirita de opero kaj flegado de sia malsana patro, revenas al Parizo, ĉar la vivo en la vilaĝo tute ne interesas ŝin. Ankaŭ Carlos Deza foriras kiam la socia maltrankvilo antaŭa al la enlanda milito iĝas pli danĝera, kaj li kunportas Clara Aldán, la pli juna fratino de Juan, kiu estis perfortita de Cayetano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Televisión Española prezentis en 1982 adaptaĵon de la trilogio kiel televida serio fare de Jesús Navascués, kun reĝisorado de Rafael Moreno Alba kaj la aktorado, inter aliaj, de Eusebio Poncela, Amparo Rivelles, Charo López kaj Carlos Larrañaga. Ĝi estis superrigardita de Gonzalo Torrente Ballester mem kaj iĝis granda sukceso, kiu eĉ relanĉis komerce la trilogion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los gozos y las sombras en la hispana Vikipedio.