Los mares del Sur (La sudaj maroj) estas romano de Manuel Vázquez Montalbán publikigita en 1979. Oni diras, ke ĝi estas la plej fama romano de la serio pri la detektivo Pepe Carvalho. Ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento fare de la hispana ĵurnalo «El Mundo».[1] En 1979 la romano estis premiita per la Premio Planeta.[2]
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Carlos Stuart Pedrell estas influa negocisto, supozeble vojaĝanta tra la maroj de la Sudo ekde antaŭ unu jaro, sed kiu subite aperas murdita ponarde sur sendoma abandonita tereno de perifaria kvartalo. Lia amiko kaj advokato, sinjoro Viladecans, dungas Pepe Carvalho por esplori tion kion faris la viktimo dum la tuta jaro kiun li neniam pasigis en Polinezio. Sed la murdisto ne tiom gravas: temas pri la esploro de la aferoj en kiuj Pedrell estis enkotiĝinta. Carvalho, dum antaŭeniras en la kazo, malkovras fascinan personecon obseditan por Gauguin, kaj por sekvi liajn vojon kaj enmetitan en enorma kotaĵo plenplena je kontraŭdiroj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.