Lot
Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT. |
Lot | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 46 |
Prefektejo | Cahors/Caors |
Subprefektejoj | Figeac/Fijac Gourdon/Gordon |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Serge Rigal |
Prefekto | Catherine Ferrier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 174 942 (2021) |
Areo | 5 217 km² |
Loĝdenso | 34 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 326 |
Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 173 758 loĝantojn[1].
La departemento enhavas 326 komunumojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lot havas limojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de ĝia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.
Turismo kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio: Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.
- Aliaj urboj: Figeac, Gourdon (subĉefurboj, france sous-préfectures), Aynac, Bretenoux, Cajarc, Saint-Céré.
- Aliaj vilaĝoj inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio”: Autoire, Cardaillac, Carennac, Lacapelle-Marival, Loubressac, Saint-Cirq-Lapopie
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département dut Lot (45) (france). Alirita la 16-an de marto 2013.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prefektejo de Lot Arkivigite je 2009-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Departementa konsilio de Lot
- Turismo en Lot