Lotru (rivero)
Lotru | |
---|---|
La baraĵlago Brădișor
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Distrikto Vâlcea (Rumanio) |
Longeco | 76,6 km |
Akvokolekta areo | 1 024 km² |
Averaĝa trafluo | 20 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Munții Parângului, |
- Alteco super marnivelo | 1 830 m |
- Koordinatoj | 45° 23′ 0″ N, 23° 37′ 30″ O (mapo)45.38333333333323.625 |
Enfluejo | al Olt, ĉe Brezoi |
- Alteco | 298 m |
- Koordinatoj | 45° 20′ 10″ N, 24° 16′ 30″ O (mapo)45.33611111111124.275 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Obârșia Lotrului, Voineasa, Voineșița, Malaia, Săliștea, Păscoaia, Valea lui Stan, Brezoi |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Latorița |
Lotru estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas en la montaro Munții Parângului (Sudaj Karpatoj) en la komunumo Voineasa kaj atingas Olt-on oriente de la urbo Brezoi. Ĝi havas plurajn fontajn riveretojn, el kiuj oni konsideras Câlcescu-n la plej grava.
Ĝia rivera kodo estas VIII.1.135.[1]
La plej grava flanka rivero de Lotru estas Latorița, kun longo de 29,1 km kaj baseno de 210 km².[1]
De proksime ĉe la fonto ĝis Obârșia Lotrului la nacia vojo DN 67C sekvas la valon de la rivero, ekde tie ĝis la enfluejo la nacia vojo DN 7A, kun interrompo inter la baraĵlago Vidra kaj Voineasa.
Kvar kilometrojn norde de la enfluejo de Lotru en Olt-on estas stacio de la fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt, kiu nomiĝas Lotru laŭ la rivero. Ĝi estas konsiderata la stacio de la urbo Brezoi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Bazinul hidrografic Olt (rumane) (PDF). Arkivita el la originalo je 2014-07-27. Alirita 2015-07-03 .