Saltu al enhavo

Louis Preller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Preller
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1822 (1822-03-17)
en Eisenberg
Morto 9-an de majo 1901 (1901-05-09) (79-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Nomiĝas por Louis Preller: domo Prellerhaus en Vajmaro, Geschwister-Scholl-Straße 6
Fervoja akcidento en 1864 inter Kötteritz kaj Munsa, 1864 (lignogravuraĵo)

Karl August Louis[1] PRELLER (naskiĝinta la 17-an de marto 1822 en Eisenberg, mortinta la 9-an de majo 1901 en Vajmaro) estis germana mararmea kaj pejzaĝa pentristo kaj ilustristo. Li konstruis la atelieron Prellerhaus en Vajmaro.[2]

Estante la kvina de sume naŭ infanoj de la ŝufaristo Georg Carl Gottfried Preller trejniĝis kiel porcelanpentristo en sia naskiĝurbo. Ekde 1838 li troviĝis Vajmare estante disĉiplo de Friedrich Preller la Maljuna, unu lia onklo malproksima, ĉe la Grandduka-saksia artolernejo.

En la 1850-aj kaj komenco de la 1860-aj jaroj li estis i.a. en Varel kaj Jever, du etaj rezidejaj urboj. Tre verŝajnis ke peris kontaktoj de Louis Preller je Frislando kaj la Jever-regiono la onklo Friedrich Preller la Maljuna kiu ekde la 1840-a jaroj konis burĝojn de Varel kaj estis farinta plurajn studvojaĝojn tien (el kiuj li faris minimume unu en 1855 kune kun la filo Friedrich Preller la juna.[3]

Louis Preller, kiu ĉ. la jaro 1860 aktivis ankaŭ en Lepsiko, translokiĝis ĉ. en 1860 Vajmaron. En Lepsiko li estis estinta disĉiplo de Gustav Jäger. Liaj verkoj elmontritis dum ekspozicioj en Hamburgo, Konstanz, Oldenburgo[4] kaj Vajmaro. La Lepsike eldonita gazeto "Illustrirte Zeitung" publikigis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj serion da desegnaĵoj de Preller, ofte pri popolaj kutimoj kaj moroj aŭ pejzaĝoj, ekz. el la oldenburga regiono.[5] Dum la Internacia ekspozicio 1873 en Vieno li admireblis du liaj pejzaĝoj.[6] Ankaŭ tri jarojn poste en Filadelfio (Pensilvanio) videblis du verkoj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Ansicht von Heppens und der Jade
  • Baumgruppe vor einem Hünengrabe
  • Das Großsteingrab Bülzenbett bei Bremerhaven, Holzstich 1866
Das Großsteingrab Bülzenbett bei Bremerhaven
  • Der Unfall auf der Sächsisch-Bayerische Eisenbahn-Compagnie|sächsisch-bairischen Staatsbahn zwischen Kötteritz und Munsa, ligna gravuraĵo, 1864
  • Die Wolfsschlucht im Neuenburger Urwald
  • Ein Wald in Thüringen
  • Heringsfang an der Nordseeküste
  • Rettungsboot an der Küste Norwegens
  • Herbstmorgen im Wald
  • Landschaft aus dem Jeverland
  • Nebel an der Nordküste Norwegens
  • Reiherforst im Walde Stühe im Oldenburgischen, ligna gravuraĵo, 1865

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  1. Ankaŭ: Ludwig, ekz. https://de.m.wikisource.org/wiki/Katalog_der_von_der_K%C3%B6nigl._Akademie_der_bildenden_K%C3%BCnste_in_Dresden_allj%C3%A4hrlich_veranstalteten_Kunst-Ausstellung_1867 Preller', p. 6; ne konfuzendas kun la filologo Ludwig Preller.
  2. Pri roloj liaj dumkonstruada kaj utiliga kp. Volker Wahl: "Das historische Ateliergebäude Prellerhaus in Weimar". Ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt. Band 3, Nr. 4. Vopelius, Jena 2010, p. 254ss.
  3. Vgl. Friedrich Preller der Jüngere, Tagebücher des Künstlers, herausgegeben und biographisch vervollständigt von Max Jordan, München 1904, p. 28ss. - Ekde 1857 vivis alia ano de la familio artista preller-a en Varel: la pejzaĝisto Julius Preller, nevo de Friedrich Preller la Maljuna kaj sekve parenco ankaŭ de Louis. De ĉiuj kvar pentristoj konatas verkoj kun motivoj frislandaj kaj la t.n. praarbaroj de Neuenburg apud Zetel.
  4. S. Oliver Gradel: Kunstausstellungen im Oldenburger Kunstverein, 1843-1914. Oldenburg 2005, p. 145
  5. Vidu ekz. ĉe https://www.akg-images.de/archive/Das-Klotschie%C3%9Fen--eine-Winterbelustigung-in-den-friesischen-2UMDHUHPH4G8.html
  6. Wiener Weltausstellung. Amtlicher Katalog der Ausstellung des Deutschen Reiches. Berlin 1873, p. 587.