Louis St-Laurent
Louis Stephen Saint-Laurent PC, CC, QC [lwi sɛ̃ lɔʁɑ̃] (france Louis-Étienne St-Laurent; naskita la 1-an de februaro 1882 en Compton, Kebekio - mortis la 25-an de julio 1973 en Kebekurbo) estis kanada juristo, politikisto kaj ŝtatisto kaj , la 12- Ĉefministro de Kanado. Lia oficperiodo daŭris de la 15-an de novembro 1948 ĝis la 21-an de junio 1957. Li apartenis al la Liberala Partio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Louis Saint-Laurent estis la filo de franc-kanada viro kaj irlanda virino, li estis naskita kaj kreskigita en la provinco de Kebekio, kaj estis flua en kaj la angla kaj la franca. Li studis juron kaj diplomiĝis en 1905, praktikis kiel advokato ĝis 1914 kaj tiam estis nomumita jurprofesoro en Universitato Laval.
Komence de la Dua Mondmilito, Louis Saint-Laurent estis persvadita eniri la registaron, li ricevis specialan respondecon ke la rekrutado de soldatoj ne devus krei similan polarizo inter Kebekio kaj la aliaj provincoj simile kiel la okzis je la Unua Mondmilito.
Post kiam la milito estis gajnita, Louis Saint-Laurent ricevis respondecon por ekstera politiko, kaj reprezentis Kanadon ĉe la establado de la Unuiĝintaj Nacioj. Li estis frua aktivulo por la monda organizaĵo por havi giajn proprajn soldatojn (la Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj, aŭ foje afekte nomitaj la blukaskuloj), kiujn lia posteulo Lester B. Pearson povis meti en praktikon dum la Sueza krizo en 1956 [1].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bowering, George. Egotists and Autocrats: The Prime Ministers of Canada, 1997.
- Hillmer, Norman and J.L. Granatstein, Prime Ministers: Rating Canada's Leaders, 2001
- Hutchison, Bruce. Mr. Prime Minister 1867-1964, Toronto: Longmans Canada, 1964
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Donald Creighton, The Forked Road: Canada 1939–1957 (1976) 159
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Naskiĝintoj en 1882
- Mortintoj en 1973
- Ĝermoj pri kanadano
- Viroj
- Naskiĝintoj la 1-an de februaro
- Mortintoj la 25-an de julio
- Homoj de la Korea milito
- Kanadaj katolikoj
- Anglaj kebekianoj
- Kamaradoj de la Ordeno Kanada
- Personoj de la Malvarma milito
- Membroj de la Privata Konsilio de la Reĝino (Kanado)
- Federaciaj deputitoj de Kebekio
- Estroj de la Liberala Partio de Kanado
- Ĉefministroj de Kanado