Luanti
Luanti | |
---|---|
Logoo de la ludo. | |
Distribuo | Interreta elŝuto. |
Dato de lanĉo | Februaro de 2011. |
Versio | 5.10.0 (de 10a Novembro.) |
Platformo | Linux, FreeBSD, Mac OS, Windows, Android |
Licenco | GNU LGPL |
Ĝenro | Ne-lineala videoludo |
Ludomaniero | Unuope, Plurope |
Lingvo | Plurlingva (Uzas la lingvon de la operaciumo) |
Regilo | komputila klavaro |
Luanti (antaŭe nomita kiel Minetest kaj origine nomita test-c55) estas videoludo bazita sur libera programaro por GNU/Linux, FreeBSD, Microsoft Windows, Android kaj Mac OS.[1] la ludo kreas hazarde mondon formita plejparte de blokoj, el kiuj la ludanto povas akiri materialojn per kiuj konstrui aŭ fabriki objektojn. La ludo estis kreita en 2010 sub la gvido de Perttu Ahola (ankaŭ konata kiel "celeron55") kaj, ekde tiam, kun helpo de kreskanta komunumo de programistoj.
Luanti estas inspirita en aliaj ludoj kiel Infiniminer, Minecraft, kaj similaj. La celo de la ludo estas la kreema konstruado de strukturoj faritaj de blokoj el malsamaj teksturoj en 3D-mondo[2][1]
La ludantoj povas elekti du ludmanieron: Supervivado, en kiu oni devas kolekti ĉiujn materialojn permane; kaj Kreema, en kiu la ludanto posedan senliman kvanton da ĉiu materialo kaj ankaŭ povas flugi.[3] Ambaŭ ludmanieroj ludeblas unuope aŭ plurope.
Ĉefe la ludo havas du celojn: Esti facile modifebla (per Lua) kaj povi esti uzite native en novaj kaj malnovaj komputiloj, tial Luanti funkcias per C++ kaj uzas la 3D-bildmotoro Irrlicht.[3][1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Blokoj kaj objektoj en Luanti.
-
Inventario en kreema maniero.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Minetest retpaĝo (angle). Alirita 16a de novembro 2013 .
- ↑ Free open-source Minecraft-inspired game (angle). Arkivita el la originalo je 2012-08-09. Alirita 16a de novembro 2013 .
- ↑ 3,0 3,1 Minetest, Free and Open Source Sandbox Game Inspired by Minecraft. Alirita 16a de novembro 2013 .[rompita ligilo]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Minetest en la hispana Vikipedio.