Lucy Bella Earl
Lucy Bella Earl | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de junio 1994 (30-jaraĝa) | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Alma mater | Universitato de Westminster - marketing communications (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | instruisto de la angla lingvo ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lucy Bella Simkins (naskiĝnomo Earl) estas brita instruistino de angla kiel fremda lingvo kaj la kreintino de la eduka kanalo 'English with Lucy' sur YouTube. Ŝi estis premiita per la Elton Premio de la Brita Konsilio por Novaĵo en la instruado de angla lingvo en 2017 kaj per la Entreprenema Premio de la Universitato de Westminster en 2018.
Lucy Bella Earl studadis ĉe la Universitato de Westminster, de kiu ŝi diplomiĝis en 2016 kun BA en Merkatumanta Komunikado.[1] Kiel parto de la Erasmus programo, ŝi studis en Madrido, Hispanio. Poste, en Sevilo, Lucy kvalifikiĝis por instrui anglan lingvon kiel fremda lingvo kaj komencis labori en sia nova profesio.[2]
En 2016, en sia fina jaro de universitato, ŝi lanĉis la edukan YouTube kanalo ‘English with Lucy'. Ene de la unua jaro de operacio, la kanalo estis sekvita de 100 000 spektantoj kaj ŝi decidis koncentriĝi en plentempa laborposteno.[1]
En 2018, la nombro de adeptoj preterpasis unu milionon kaj la Universitato de Westminster premiis ŝin per Entreprenema Premio pro ŝiaj enretaj aktivecoj.[3][1] Ŝi estas entreprenistino kaj ŝi traktas diversajn flankojn de la angla lingvo kaj kulturo.[4][5][6]
La kanalo estis prezentita en The Times, ITV, BBC, tiel kiel en Business Insider[7] kaj Tages-Anzeiger Panoramo.[8][1][9][3]
La enhavo de la kanalo estis submetita al scienca analizo, t.e. ĉe Universitato en Indonezio (2018) kaj rekomendita al lernantoj de angla.[10][11][12][13]
Krom pri la angla lingvo, Lucy Bella Simkins estas flua en la hispana lingvo kaj parolas italan lingvon.[14][15]
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 2018, Westminster-aj Eks-studentoj Premioj, Entreprenema Premio, la Universitato de Westminster, Londono, Britio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Entrepreneurial Award : Winner : Lucy Bella Earl.
- ↑ Meet Lucy Bella Earl. Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2024-10-27 .
- ↑ 3,0 3,1 Mit 500 Pfund zu 1 million.
- ↑ Lucy Bella SIMKINS.
- ↑ Coronavirus: How the growing army of edutubers could be vital during a lockdown: How online teachers could prove a crucial resource if schools are forced to close (16a de Marto 2020).
- ↑ English teacher: The common habits making you sound stupid (22a de Aŭgusto 2023).
- ↑ This 24-year-old has built a YouTube empire (24a de Novembro 2018).
- ↑ Fariha Karim, Jack, "World learns quirks of English the Lucy way". (angle)
- ↑ "Vlogger English with Lucy is teaching the world English from her bedroom".
- ↑ Jak se učit anglicky s youtube (aktualizováno) (Septembro 2021).
- ↑ 6 Channel YouTube untuk Belajar Bahasa Inggris British, Belajar Dengan Penutur Asli (Oktobro 2021).
- ↑ Do you speak English? – czyli uczymy się języków z YouTube.
- ↑ Learn English for free on YouTube.
- ↑ Interview: English with Lucy.
- ↑ 50 Facts About Me : Lucy Bella Earl.
- Konstruanta Masivan YouTube Kanalo kun 3.5+ Miliono subs kun Lucy de ‘English with Lucy' Enarkivigis