Historiistoj emas vidi la regadon de Ludoviko la 15-a kiel periodo de malkresko por Francio. Ili montras ĝeneraligitan korupton en la reĝa kortego, kiu damaĝis la reputacion de la reĝo kaj la reĝimo. Krome, la multekostaj militoj kondukitaj fare de Ludoviko lasis la francan trezorejon elĉerpita. Tamen, ekzistas ankaŭ alia historia aliro kiu asertas ke Ludoviko la 15-a estis tre populara inter liaj subuloj dum lia vivo. Laŭ subtenantoj de ĉi tiu aliro, la negativa reputacio kiu alkroĉis al li estis kreita ĉefe kiel rezulto de revolucia propagando disvastigita post la Franca Revolucio.
En 1725 Ludoviko la 15-a, tiam nur 15-jara, edziĝis al la ok jarojn pli aĝa pola princino Maria Leszczyńska, filino de pola reĝo Stanisław Leszczyński. Ŝi naskis al li 11 infanojn. Krome li havis multnombrajn amantinojn, inter kiuj Madamo de Pompadour kaj Madamo du Barry, kaj ankaŭ ekstergeedzajn infanojn.