Saltu al enhavo

Ludwig Hertel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ludwig Hertel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1859 (1859-06-28)
en Gräfenthal
Morto 19-an de aprilo 1910 (1910-04-19) (50-jaraĝa)
en Hildburghausen
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig HERTEL (naskiĝinta en la 28-a de junio 1859 en Gräfenthal, mortinta la 19-an de aprilo 1910 en Hildburghausen) estis germana pedagogo kaj regionhistoriisto. Li famiĝis kiel alvokanto al la fondo de Rennsteigklubo 1896 en la nokto de 2./3.10.1892 en la forstista domo Weidmannsheil proksime de Steinbach am Wald.

En la pentekosta dimanĉo de 1896 fonditis la klubo kaj Hertel iĝis la unua estro. Klaris ĉiam ke vera membro rajtu iĝi nur persono kiu intencas mem transmigradi la tutan Rennsteig-padon de la rivero Werra ĝis la rivero Saale. La germanisto Hertel ne estis novico koncerne regionhistorion kaj migradon. Disde Bad Salzungen li jam kiel junuloj estis tramigranta Turingion kaj okupiĝis pri ties pejzaĝo, historio kaj dialektoj. August Trinius per raporto el la 1889-a jaro estis atentiginta la publikon je Rennsteig-aĵoj.

Kune kun Johannes Bühring eldonis la intertempe en Hildburghausen (antaŭe li estis en Greiz) deĵoranta instruisto Hertel la bazan verkon Der Rennsteig des Thüringer Waldes. Ĝi restis ĝis la fino de la Dua mondmilito, plurfoje prilaborite, la biblio de ĉiuj rennsteig-emuloj. Krome Hertel verkis por la kluba organo Die Mareile (nomite por la filino de la posedinto de la forstista domo): li skribis tie pri historiaj faktoj, legendoj, propra esplorado sed ankaŭ pri politikaj dimensioj de Rennsteig. Gravan kontribuon etimologion Hertel liveris en la festgazeto presita okaze de la inaŭguro de la Werra-fonto proksime de Masserberg en la 14.8.1898. Ĉar ne nur redaktis li tiun ĉi festpresitaĵon sed ankaŭ eltrovis ke Werra signifus Wiesenfluss / Herbeja rivero (nomo unue menciita en 1016 sub la formo Wirraha). Jam en 1893 Hertel publikigis la artikolon Der Name des Rennsteigs, en kiu li apogis la renn-padan teorion refutante la limvojan teorion.

En 1895 aperis Thüringer Sprachschatz, Meiningische Landeskunde kaj traduko de Eneido de la romia verkisto Vergilio. Bühring, kiu iĝis la posteulo de Hertel kiel klubestro, nomis Hertel duonoficiale Rennsteig-vokto el Hildburghausen; Hertel ankaŭ poezie prikantis la pejzaĝan allogon de Rennsteig kaj invitis la homojn migradi. En parolado pri Hertel diritis fare de Lothar Koch dum pentekosto de 1910: Der Gründer unsers Vereins war nicht nur des Rennsteigs eifrigster Forscher und bester Kenner, sondern auch der Rennsteigwanderer treuester und bester Führer. Wie wusste er den Rennsteigfahrten poetischen Reiz zu verleihen, wie liess er die Wanderer Einblick tun in des Rennsteigs Vergangenheit, in seine Geschichte und Sagen und wie konnte er uns da erfreuen mit seinem feinen Humor.[1] Lia nomo troviĝas cetere en la mezo de la Glöckner-monumento.

Maria Hertel, lia nevino, konservas la spiritan heredaĵon de sia familio kun turingiaj radikoj. Ŝi ekzemple ne malofte publike laŭtlegas el leteroj kaj libroj de la onklo.

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Traduko: Ne nur estis la fondinto de nia klubo la plej bona esploristo kaj fakulo de Rennsteig, sed ankaŭ la plej fidela migranto kaj plej elstara gvidanto surpada. Kiom li kapablis doni al la Rennsteig-migradoj poezian allogecon, kiom li igis la kunmigrantojn konatiĝi kun la historio de Rennsteig, ĝia pasinteco kaj la legendoj! Kiom li tiam ĝojigis nin per sia humuro afabla!"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]