Saltu al enhavo

Lui

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de LUI rigardu en LUI.


Lui
antropomorfa anaso • rolulo en bildliteraturo
Verko Mickey's Once Upon a Christmas
Rolita de Russi Taylor, Bobby Moynihan
Informoj
Sekso vira
Specio antropomorfa anaso
Ekipita per Basbala ĉapo
Loĝloko Anasurbo
Patrino Della Duck
Gefratoj HuiDui
vdr
Lui Anaso centre kun Hui maldekstre kaj Dui dekstre

Lui Anaso, angle Louie Duck, estas unu el tri antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Lui kaj la du aliaj anasetoj estas identaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck) - el la triopo Lui rekoneblas pro tio, ke lia ĉapo estas nigra-verda. Laŭ pasporto la plena nomo de la anaseto cetere estus "Loudovic (Louis) Duck", sed tiel neniu nomas lin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi lin Luĉjo.

Nomoj de Lui en diversaj naciaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

(Noto: Ekzistas diversaj nomoj en la hispana lingvo pro tio ke la komiksoj sendepende tradukiĝas, helpe de malsamaj gvidlinioj, en Hispanio, Meksiko, Kolombio kaj Ĉilio.)