Luis Carrero Blanco
Aspekto
Luis CARRERO Blanco (Santoña, Kantabrio, 4a de marto 1904[1] – Madrido, 20a de decembro 1973) estis militisto kaj politikisto de Hispanio.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li okupis diversajn postenojn en la registaroj de Franco. Li mortiĝis pro atenco fare de ETA[2] kiam li estis Prezidanto de la Registaro de Hispanio dum la fina epoko de tiu diktatoreco, kiam Franco intencis ke tiu reĝimo pludaŭru eĉ post sia morto.
Post la morto de Luis Carrero Blanco, estis Carlos Arias Navarro kiu iĝis ĉefministro, sed li tute ne sukcesis eviti la disfalon de la frankisma reĝimo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oficiale li aperas kiel naskiĝinta en 1903 ĉar lia patro, Camilo Carrero Gutiérrez, manipulis la naskatestilon por ke li eniru unu jaron antaŭan en la Ŝiparmea Lernejo — vidu Carrero, eminencia gris del régimen de Franco, de Javier Tusell.
- ↑ Tre detala rakonto en Esperanto ĉe Nikolas Xil Carvalho, "Li saltis supren", Sennaciulo, Aprilo-Majo-Junio 2024, n-roj 04-06, pp. 10-13. Pri la okazaĵo intervjuo: Iosu Alberdi, "En la kolektiva memoro la maniero havas pli da loko ol la mortigo mem" Iñaki Egaña. Historiisto. Sennaciulo, Aprilo-Majo-Junio 2024, n-roj 04-06, pp. 14-15. Tradukis NXC.