Luis Sepúlveda
Luis Sepúlveda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Luis Sepúlveda Calfucura | |||||
Naskonomo | Luis Sepulveda Diaz | ||||
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1949 en Ovalle | ||||
Morto | 16-an de aprilo 2020 (70-jaraĝa) en Oviedo City | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | COVID-19 vd | ||||
Lingvoj | portugala • angla • franca • itala • germana • hispana vd | ||||
Loĝloko | Ĉilio • Eŭropo vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉilio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉilio nacia instituto generalo José Miguel Carrera vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Carmen Yáñez (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto reĝisoro publikigisto filmreĝisoro ĵurnalisto scenaristo politikisto vd | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, Chilean literature (en) , opinia ĵurnalismo kaj kina reĝisorado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Luis SEPÚLVEDA, naskiĝinta je la 4-a de oktobro 1949 en Ovalle (Ĉilio), mortinta la 16-an de aprilo 2020 en Oviedo (Hispanio),[1][2] estis ĉilia verkisto, ĵurnalisto kaj kinreĝisoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis teatran produktoradon en la Nacia Universitato de Ĉilio kaj partoprenis en diversaj politikaj agadoj, interalie kiel kunlaboranto de la reĝimo de prezidanto Salvador Allende, por kiu li publikigis kolekton de poŝklasikaĵoj por faciligi ties akiron fare de la granda publiko. Li estis arestita post la puĉo de Augusto Pinochet kaj estis enkarcerigita dum du jaroj kaj duono fare de la sekva diktaturo je akuzo esti komunisto. Li poste estis malliberigita danke al la germana branĉo de Amnestio Internacia,[2] sed devis ekziliĝi por eviti 28 jarojn de enprizonigo,[1] kaj post veturado tra landoj kiel Urugvajo, Brazilo, Paragvajo, Ekvadoro, Nikaragvo kaj Svedio li ekloĝis unue en Germanio (Hamburgo) kaj poste en la hispana urbo Ĥiĥono (Gijón), kie li loĝis de 1996.
Li malsaniĝis la 25an de februaro pro covid-19, estis diagnozita tiel kaj enhospitaligita izole la 29an, same kiel lia edzino la poetino Carmen Yáñez. Tiel Sepúlveda iĝis la unua koronvirusa malsamulo detektita en Asturio kaj unu de la unuaj registritaj en la tuta lando Hispanio. Lia edzino estis en la sama hospitalo ĝis la 18a de marto sed resaniĝis kaj estis elhospitaligita. La verkisto tamen suferis komplikaĵojn kaj mortis matene de la 16-a de aprilo 2020 post 48 tagoj en la hospitalo, plejparte konektita al aŭtomata spirilo, estante 70-jaraĝa.[1][2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Lia plej fama romano estas "La maljunulo kiu legadis amnovelojn" kiu diskonigis lin internacie en 1988,[1] ĉar estis tradukita al 20 lingvoj.[2] Aliaj verkoj liaj estis Mundo del fin del mundo, Nombre de torero, Patagonia Express, Historia de una gaviota y del gato que la enseñó a volar, La rosa de Atacama kaj Fin de siglo.[1]
Li ricevis interalie la premiojn Gabriela Mistral de poezio (1976), Rómulo Gallegos de romanoj (1978) kaj la Premio Tigre Juan de noveloj (1988). Aliaj postaj premioj estis premio de narrativa Superflainao (1993) kaj la Premio Ovidio (1998) en Italio pro La última frontera (La lasta landlimo).[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 EFE, El escritor chileno Luis Sepúlveda muere por coronavirus en Oviedo, Oviedo 16/04/2020, Público, alirita la 16an de aprilo 2020.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Andrea Aguilar, El escritor chileno Luis Sepúlveda muere de coronavirus en Oviedo, El País, 16/04/2020, alirita la 16an de aprilo 2020.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikolo de Luis Sepúlveda, okaze de la morto de Pinochet, por Le Monde diplomatique (en esperanto)