Lunga (Târgu Secuiesc)
Aspekto
Lunga (Târgu Secuiesc) (hungare: Nyujtód njujto:d) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Secuiesc. Oni aligis al ĝi Tinoasa kaj Săsăuş.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 095 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 608.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estis en 1332, kaj ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- András Antal (20-a de oktobro 1927): agronomo, universitata instruisto
- Árpád Antal (24-a de julio 1925- Kluĵo, 6-a de julio 2010): literaturhistoriisto, universitata profesoro.
- Imola Gáspár (*12-a de julio 1955): aktorino.
- Gyula Incze (15-a de januaro 1903 – Budapest, 30-a de januaro 1955): justicafera medicinesploristo, univ. prof., kandidato de medicinaj sciencoj (1952).
- Ödön Jakabos (25-a de januaro 1940 – Braŝovo, 22-a de oktobro 1979): vojaĝisto, verkisto.
- András Nyújtódi (15-a kaj 16-a jarcento): kodeksverkisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine