Lupaj truoj
Lupaj truoj | |
ĉeĥe: Vlčí jámy | |
protektita teritorio | |
Lupaj truoj de supre
| |
Oficiala nomo: Vlčí jámy | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary |
Lokigo | Potůčky |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Blatenský vrch |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Lupaj truoj |
- koordinatoj | 50° 23′ 52″ N 12° 46′ 44″ O / 50.39778 °N, 12.77889 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 1010 |
Plej malalta punkto | 984 |
Areo | 1,5 km² (150 ha) |
Proklamita | 5-a de septembro 1975 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Vlčí jámy (Blatenský vrch) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Lupaj truoj (ĉeĥe Vlčí jámy) nun estas protektata natura memorindaĵo. Ĝi enhavas du "kanjonojn" - restaĵojn de la minejoj Wolfgang kaj Georgo. Tie videblas la t.n. "grota glacio": dum somero la varma aero ne descendas; nur vintre tien descendas pli peza malvarma aero ege malvarmiganta restintan akvon. Ĉar la meznombra temperaturo en ĉi tiu regiono estas malalta (ekz. nur 2 °C), ankaŭ dum somero tie oni povas vidi glacion. Laŭ malnovaj referaĵoj en la jaro 1813 oni prenis tie 6 veturilojn da glacio por flegi vunditojn el la batalo de nacioj apud Lepsiko kontraŭ Napoleono la 1-a de Francio.
Unu kanjono proksimume 200 m longa, ie 40 m larĝa kaj profunda ĝis 25 metrojn estas minejo Wolfgang (origine profunda ĝis 70 m). En la kanjono oni minis stan-ercon ĝis falo de la plafonoj en koridoroj. Tiel estiĝis "Wolfpinge" - "Truo de Lupoj" aŭ "Lupejo". En la kanjono videblas restaĵoj de la minej-koridoroj.
Unu groto estas t.n. "Glacia groto", ĉar tie eĉ dum somero videblas glacio.
La instrua vojo "Lupaj Truoj" (aŭ "Truo de lupoj", "Nesto de lupoj", "Lupujo") - estis malfermita en la jaro 1975. Ĝi ne estas nur naturscienca, sed informas vizitantojn ankaŭ pri kulturaj kaj teknikaj memorindaĵoj.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Turisma vojo en Lupaj truoj
-
Lupaj truoj
-
Lupaj truoj
-
Lupaj truoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Lupaj truoj en Vikimedia Komunejo