Saltu al enhavo

Lupiñén-Ortilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lupiñén-Ortilla
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 22811
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 342  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 0° 35′ U (mapo)42.176111111111-0.58111111111111Koordinatoj: 42° 11′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 469 m [+]
Areo 110,076249 km² (1 100 7.6 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lupiñén-Ortilla (Provinco Ŭesko)
Lupiñén-Ortilla (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Lupiñén-Ortilla
Lupiñén-Ortilla (Hispanio)
Lupiñén-Ortilla (Hispanio)
DEC
Situo de Lupiñén-Ortilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lupiñén-Ortilla [+]
vdr

Lupiñén-Ortilla [lupiNJEN orTIlja] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi estas formata de iamaj municipoj Lupiñén, Ortilla kaj Montmesa, plus aliaj pli malgrandaj loĝlokoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca, sude de la teritorioj de Biscarrués, Ayerbe, Loscorrales kaj La Sotonera, kaj norde de Almudévar kaj de Alcalá de Gurrea; kaj norde de la depresio de Ebro kaj norde de la Akvorezervejo Sotonera. La municipo enhavas la loĝlokojn Lupiñén (ĉefurbo), Ortilla kaj Montmesa, plus Las Casas de Nuevo, kaj la kasteloj de Algás, Campiés, Mezquita, Otura, Rosel kaj Turrillos.

La loĝloko Lupiñén (438 msm) estas je 22 km okcidente de Huesca laŭ la ŝoseo A-1207, kaj la tri loĝlokoj estas norde de la rivero Sotón kiu elfuas al la Akvorezervejo Sotonera. Ĝi estas sur monteto de serio kiu etendiĝas ĝis la Akvorezervejo Sotonera, kiu estas inter Alcalá de Gurrea kaj Montmesa.

Preĝejo de Ortilla.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la loknomo de proksimaj Alcalá kaj Almudévar. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. ​ La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Lupiñén-Ortilla: oni malaltiĝis el 1 655 loĝantoj en 1950 (ĝia pinto) ĝis nunaj 354 loĝantoj (2022).

Inter 1970 kaj 1980 fuziiĝis Lupiñén kaj Ortilla por formi la novan municipon Lupiñén-Ortilla, kun municipa ĉefurbo en Lupiñén.

Lupiñén

[redakti | redakti fonton]

Eble estis romia setlejo, ĉar la loknomo Lupiñén eble devenas el romia persona nomo LupiniusLupinus, plus regiona sufikso -én kiel ĉe Grañén, Vicién, Sangarrén ktp. Mezepokaj literumoj estis "Lupiniene", "Lopingen" ktp. El la 15-a ĝis la 17-a jarcentoj ĝi apartenis al la Ordeno de la Hospitalanoj. Vidindaĵoj estas preĝejo de Sankta Marteno, ermitejoj de Nuestra Señora de la Huerta kaj de Sankta Petro Martiro, La caseta de los pobres (kabano de malriĉuloj), municipa lavujo, oktuba fontano kaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero.

Plej frua mencio estas de 1118. En 1845 ĝi aneksis Montmesa. Vidindaĵoj estas preĝejo, palmoludejo de la 17-a jarcento, ermitejo de Nuestra Señora de la Garganta, blazondomoj, vinkeloj kaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero.

La 18an de aŭgusto 1391 la reĝo Johano la 1-a de Aragono vendis Montmesa al la monaĥejo de Montearagón. [1] Poste ĝi apartenis rekte al la reĝo, ĝis en 1845 Ortilla aneksis Montmesa. Vidindaĵoj estas preĝejo de Sankta Mikaelo, ermitejo de Nuestra Señora del Turrullón kaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero kaj ĉe la Akvorezervejo Sotonera ĉe kies bordo la loĝloko kuŝas (foto de la tabelo).

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (SINUÉS, nº. 1266)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]