Luteino
Luteino | |||
Luteino estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Tagetes lucida | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 127-40-2 | ||
ChemSpider kodo | 4444655 | ||
PubChem-kodo | 5281243 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | oranĝo-ruĝa solidaĵo | ||
Molmaso | 568,871 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,004g cm−3[1] | ||
Fandpunkto | 183 °C[2] | ||
Bolpunkto | 702,3 °C[3] | ||
Refrakta indico | 1 583 | ||
Ekflama temperaturo | 269,1 °C[4] | ||
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R26 R36 | ||
Sekureco | S36/37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P280, P305+351+338, P337+313, P403+235 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Luteino (3,3-dihidroksi-alfa-karotino) estas ksantofilo, derivaĵo de la alfa-karoteno kaj trovebla en la plantoj.
Ĝi kristaliĝas el metanolo en metalkoloraj, violkoloraj prismoj. Fandopunkto estas 193 C. Ĝi bone solviĝas en kloroformo, benzolo, karbon-disulfido, acetono; malbone solviĝas en etanolo, metanolo; ne solviĝas en petrol-etero.
La molekulo estas nesimetria, tial ĝi estas optike aktiva.
Troviĝejo
[redakti | redakti fonton]Ĉefe en la 2-a fotokemia sistemo, en la kloroplasto.
Funkcio
[redakti | redakti fonton]Ĝi protektas la klorofilon pri fotodestruktado per la ombra efiko kaj kiel oksigenliveranto. Ĝi transformiĝas en la mallumo al violaksantino (tra la ksantofila ciklo). Ĝi povas redukti la hidrogenon de la akvo per sia epoksidiĝo (transdonas elektronon tiel estiĝas hidrogenmolekulo, ksantofilo mem akceptas la oksigenon). Tiu ĉi procezo estas inversigebla, dum de-epoksidiĝo estiĝas molekula oksigeno.
Okula protekto
[redakti | redakti fonton]Luteino ĉeestas en la flava makulo, areo de la retino responsa por centra vizio. Ĉi tiu natura koncentriĝo povus helpi protekti la okulon de intensaj lumoj. Multaj studoj montris la direktan rilaton inter luteina konsumo kaj okulpigmentado[5]. Pliigi pigmentiĝon de la flava makulo malpliigas la riskon de okulproblemoj kiel ekzemple « aĝ-rilata makula degenerado »[6][7] reduktante la efikon de liberaj radikaluloj sur la retino6. Pozitivaj efikoj estis observitaj kun dozo de 6 mg/tage[8].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chembk
- ↑ Chemical Book
- ↑ Chemsrc
- ↑ Chemnet
- ↑ J.L. Duncan et al. (2002). Macular pigment and lutein supplementation in choroideremia (angle), p. 371-81. Exp Eye Res. [rompita ligilo]
- ↑ NIH study provides clarity on supplements for protection against blinding eye disease (angle). US National Eye Institute, National Institutes of Health, Bethesda, MD (5 May 2013). Arkivita el la originalo je 15 August 2019. Alirita 10 August 2017 .
- ↑ The AREDS Formulation and Age-Related Macular Degeneration (angle). US National Eye Institute, National Institutes of Health, Bethesda, MD (November 2011). Alirita 10 August 2017 . [rompita ligilo]
- ↑ J.M. Seddon et al. (1994). Dietary carotenoids, vitamins A, C, and E, and advanced age-related macular degeneration. Eye Disease Case-Control Study Group (angle), p. 1413-20. Journal of the American Medical Association.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Alfa-karoteno
-
Beta-karoteno
-
Gama-karoteno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.springerlink.com/(meij5155vzoozrffpgpk5wbd[rompita ligilo]
- http://www.ingentaconnect.com/content/cabi/bjn/2003/00000090/00000003/art00002 Arkivigite je 2005-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.bccresearch.com