Luteraj mesoj de Bach
Luteraj mesoj de Bach | |||||
---|---|---|---|---|---|
group of musical works | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
| |||||
Luteraj mesoj aŭ Malgrandaj mesoj nomiĝas la kvar Missae breves (mallongaj mesoj) en F-maĵoro, A-maĵoro, g-minoro kaj G-maĵoro (BWV 233 bis 236) de Johann Sebastian Bach, kiuj male al la b-minora meso verŝajne estis destinitaj por liturgia uzo. Ili supozeble ekestis kelkajn jarojn post ĉi tiu kaj nun estas datigataj proksimume 1738/39[1]. Eble ili estis komponitaj por grafo Franz Anton von Sporck aŭ de ĉi tiu prezentita en Bohemio.
La Malgrandaj aŭ Luteraj mesoj enhavas de la meso nur Kyrie kaj Gloria, dum kiam mankas Credo, Sanctus, Benedictus kaj Agnus Dei. La nomo „lutera“ do estas ne tute celtrafa, ĉar ankaŭ aliaj partoj de la ordinariumo (kiajn entenas la b-minora meso) estas uzata en lutera diservo.
La Kyrie en ĉi tiuj mesoj estas pokaze unumovimenta, triparta ĥorkomponaĵo, la teksto de Gloria tamen estas subdividita en kvin movimentojn, kun ĥormovimentoj je la komenco kaj la fino kaj interŝovita soloarioj. La totala daŭro laŭas proksimume al tiu de averaĝa kantato – tio deduktiĝas je praktika uzado en la diservo.
Simile al la b-minora meso la Malgrandaj mesoj konsistas nure el parodioj, do aliverkadoj de jam ekzistas ĥoraĵoj kaj arioj. Ĉiam por tio novversioj de la kantvoĉoj estis necesaj – ĉar la origine versigita germana kantatoteksto ja estis anstataŭata per latina prozo. Ĉi tiuj laboroj estas interpreteblaj kiel pruvo por la strebado de Bach dum liaj pli malfruaj jaroj, starigi okazajn verkojn, kiuj por li estis aparte valoraj, en pli altan, eltempigitan interrilaton.
La unuopaj mesoj
[redakti | redakti fonton]Meso F-maĵoro BWV 233
[redakti | redakti fonton]Movimento | Titolo | Tipo | Tempo, taktspeco | Tonalo | Rimarko |
---|---|---|---|---|---|
1 | Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison | ĥoro | ¢ | F-maĵoro | frua formo kiel BWV 233a |
2 | Gloria in excelsis | ĥoro | 6/8 | F-maĵoro | |
3 | Domine Deus | basario | 3/8 | C-maĵoro | Eble el BWV ald. 18[2] |
4 | Qui tollis | sopranarioe | (adaĝo) c | g-minoro | el kantato BWV 102 |
5 | Quoniam tu solus | aldario | (vivace) 3/4 | d-minoro | el kantato BWV 102 |
6 | Cum sancto Spiritu | ĥoro | (presto) ¢ | F-maĵoro | el kantato BWV 40 |
Meso A-Maĵoro BWV 234
[redakti | redakti fonton]Movimento | Titolo | Tipo | Tempo, takspeco | Tonaalo | Rimaro |
---|---|---|---|---|---|
1 | Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison | ĥoro | (ŝanĝanta) | A-maĵoro | |
2 | Gloria, gloria in excelsis | ĥoro | (ŝanĝanta) | A-maĵoro | el kantato BWV 67 (tie movimento 4) |
3 | Domine, Domine Deus | basario | (andante) c | f♯-minoro | |
4 | Qui tollis peccata | sopranario | (adaĝo) 3/4 | b-minoro | el kantato BWV 179, movimento 5 (kantvoĉo forte aliverkita) |
5 | Quoniam tu solus | aldario | 6/8 | D-maĵoro | el kantato BWV 79 |
6 | Cum sancto Spiritu | ĥoro | (grave) c – (vivace) 12/8 |
A-maĵoro | vivace-eltranĉaĵo el kantato BWV 136 (enkonduka ĥoraĵo) |
Meso g-minora BWV 235
[redakti | redakti fonton]Movimento | Titolo | Tipo | Tempo, taktspeco | Tonalo | rimarko |
---|---|---|---|---|---|
1 | Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison | ĥoro | c | g-minoro | el kantato BWV 102 |
2 | Gloria in excelsis | ĥoro | 3/4 | g-minoro | el kantato BWV 72 |
3 | Gratias agimus | basario | ¢ | d-minoro | el kantato BWV 187 |
4 | Domine Fili unigenite | aldario | 3/8 | B♭-maĵoro | el kantato BWV 187 |
5 | Qui tollis peccata, peccata mundi – Quoniam tu solus | tenorario | (adaĝo) c – (un poco allegro) 3/8 |
E♭-maĵoro | el kantato BWV 187 |
6 | Cum sancto, sancto Spritu | ĥoro | c | c-minoro | el kantato BWV 187 |
Messe G-maĵora BWV 236
[redakti | redakti fonton]Movimento | Titolo | Tipo | Tempo, taktspeco | Tonalo | rimarko |
---|---|---|---|---|---|
1 | Kyrie eleison – Christe, Christe eleison – Kyrie eleison | ĥoro | ¢ | G-maĵoro | el kantato BWV 179 |
2 | Gloria in excelsis | ĥoro | (vivace) ¢ | G-maĵoro | el kantato BWV 79 |
3 | Gratias agimus | basario | 3/4 | D-maĵoro | el kantato BWV 138 |
4 | Domine Deus, agnus Dei | dueto soprano-aldo | ¢ | a-minoro | el kantato BWV 79 |
5 | Quoniam Tu solus | tenorario | (adaĝo) c | e-minoro | el kantato BWV 179 |
6 | Cum sancto Spritu | ĥoro | c – 3/4 | C-maĵoro | el kantato BWV 17 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
- ↑ Wolfgang Schmieder, Ttema-sistema registro de la verkoj de Johann Sebastian Bach, Wiesbaden 1969
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lutherische Messen: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.