Luterana ĉefabrika preĝejo (Diósgyőr)
Luterana ĉefabrika preĝejo de Diósgyőr | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Luterana ĉefabrika preĝejo en Diósgyőr en 2010
| ||||
Luterana kirko | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Hungario | |||
Municipo | Miskolc | |||
Geografia situo | 48° 5′ 43″ N, 20° 43′ 37″ O (mapo)48.09528420.727023Koordinatoj: 48° 5′ 43″ N, 20° 43′ 37″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | luteranismo | |||
Dato de konsekro | 1938 | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Arkitektoj | Gyula Sándy | |||
Konstruado | 1935–1937 | |||
Specifo | ||||
Longo | 22 m | |||
Larĝo | 16 m | |||
Alto | 24 m (turo) | |||
Konstrumaterialo | masonita el ruĝaj brikoj | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
La Luterana ĉefabrika preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Miskolc, en kvartalo Diósgyőr, ĉe la ferfabriko.
Historio
[redakti | redakti fonton]En urbo Diósgyőr vivis luteranoj ekde regado de Maria Tereza de Aŭstrio, tamen longe ili ne havis preĝejon. La plej proksima luterana preĝejo funkciis en Miskolc. Luterana preĝdomo konstruiĝis en 1798. En la 1880-aj jaroj impona kolonio konstruiĝis por la fabrikanoj, tamen aparta luterana preĝejo konstruiĝis nur en la 1930-aj jaroj helpe de la fabriko. Pli frue ekde 1886 la fabrikanoj profitis la propran lernejon por la mesoj. La altara bildo estis pentrita en 1929. La orgeno ekfunkciis en 1864 por la fabrika orkestro, la luteranoj aĉetis ĝin kaj metis en la preĝejon. Dum la 2-a mondmilito la fabriko estis grava celo de la bombardado, do ankaŭ la preĝejo difektiĝis. En 1946 rekonstruo, en 1981 renovigo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en korto. La konstruaĵo estas plene kovrita per ruĝaj brikoj, same tiel la kolonio. La preĝejo formas grekan krucon kaj ĝi havas unusolan larĝan turon kvazaŭ bastionon. La sanktejo estas duonronda. Sub la preĝejo kunvena ĉambro situas.
La bastiono celas al slogano legebla ekstere: "Nia Dio estas forta fortikaĵo".
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare Arkivigite je 2014-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare