Luterana preĝdomo (Dunaharaszti)
Aspekto
Luterana preĝdomo de Dunaharaszti | |
---|---|
Luterana preĝdomo de Dunaharaszti
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaharaszti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 50 sidlokoj, 100 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2330 Dunaharaszti, Damjanich u. 33. |
La luterana preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Dunaharaszti (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La luteranoj vivis en Dunaharaszti en pli granda nombro nur en la 20-a jarcento. Ili fondis eklezian grupon en 1933. La diservoj okazis en diversaj familioj, la preĝdomo estis konstruita en 1981. La preĝdomo estis renovigita en 1998.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas en korto ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, dekstre malsupre la enirejo funkcias, pli supre pluvŝirmilo estas videbla. Maldekstre estas 2 fenestroj, pli supre jam simetrie estas du fenestroj, la plej supre meze granda kristana kruco. Interne estas 50 seĝoj.
Sonorilostablo
[redakti | redakti fonton]La sonorilostablo situas antaŭ la preĝdomo. La unusola sonorilo estis farita en 1941.