Luterana preĝejo (Bakonytamási)
Luterana preĝejo de Bakonytamási | |
---|---|
Luterana preĝejo en Bakonytamási
| |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bakonytamási |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 25 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Bakonytamási.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Bakonytamási komence katolika preĝejo estis, kiu funkciis eĉ post dominado de la turkoj. Tiutempe luteranoj alvenis, kiuj uzis la katolikan preĝejon kaj ili renovigis ĝin en 1711. Pro incendio en 1793 okazis denova renovigo. En 1843 oni aĉetis orgenon. En 1857 oni plene trakonstruis kaj pligrandigis la preĝejon. Dum la 2-a mondmilito la turo difektiĝis, en 1947 oni konstruis pli novan kaj pli altan turon. En 1993 kaj en 2007 malgrandaj renovigoj okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La flava-blanka konstruaĵo havas super la enirejo turon kaj unu navon. La altara bildo prezentas Jesuon kun 2 anĝeloj. La predikejo estas kvadratforma. La apuda baptovazo, farita en 1846 devenis el la malnova preĝejo. La lustroj pretiĝis en 1864 kaj 1857. La benkoj estas novaj (de 1993).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine