Luterana preĝejo (Csanádalberti)
Luterana preĝejo de Csanádalberti | |
---|---|
Luterana preĝejego en Csanádalberti
| |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csanádalberti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Csongrád |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | –1882 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Csanádalberti.
Historio
[redakti | redakti fonton]Luteranaj slovakoj refondis Csanádalberti-n, kiuj fondis luteranan grupon en 1844. Ili konstruis preĝejon en la fruaj 1880-aj jaroj. Dum la 2-a mondmilito la orgeno difektiĝis. En 1978 pro ŝtormo la turo preskaŭ terenfalis. Poste oni konstruis pli malaltan turon. En 1994 ekstera parto de la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. La fasado komenciĝas per kvadrata turo, en la suba parto estas la ĉefenirejo. Super la enirejo troviĝas triangulo, pli supre fenestrorozo. Ĉe la enirejo oni metis slovaklingvan memortabulon. Sur flanko de la navo 5 grandaj fenestroj donas lumon. La sanktejo estas sesangula, tamen interne duonronda. La altaro kaj la predikejo estis faritaj el lignoj. La altara bildo prezentas Kriston sur la kruco. Laŭ la kutimo de la luteranaj preĝejoj ankaŭ tie estas galerio kaj la muroj estas blankaj.