Luterana preĝejo (Szentgotthárd)
Luterana preĝejo de Szentgotthárd | |
---|---|
Luterana preĝejo en Szentgotthárd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szentgotthárd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Vas (Hungario) |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1912 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Szentgotthárd (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Szentgotthárd historio de la luteranoj (tiam protestantoj) komenciĝis en la 16-a jarcento (kiel en plena Hungara reĝlando). En la urbeton venis la unua pastoro en 1909, sed post 3 jaroj jam la nun videbla kirko estis konstruita. La luterana grupo ricevis memstarecon en 1922. Ĝi estis renovigita en 1968, 1993 kaj 2012, la orgeno en 2001.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas. La turo havas enirejon flanke, la turpinto estas alta piramido. La fasado sen la turo estas simetria, meze malsupre la enirejo troviĝas. Super la enirejo estas granda duopa fenestro, la ceteraj fenestroj estas malgrandaj. La navo havas fenestroj teretaĝe kaj etaĝe. Interne laŭlonge kaj laŭlarĝe po unu galerioj troviĝas.