Lybius
Aspekto
Lybius | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dudenta barbulo
Lybius bidentatus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lybius estas genro de afrikaj barbuloj el la familio de Libiedoj kaj temas pri la preciza genro kiu nomigas la familion (iam inkludita en la Kapitonedoj kaj foje eĉ en la Ramfastedoj). Tiu genro teritorias tra la tuta subsahara Afriko. Temas kiel ĉe aliaj membroj de la familio pri mezgrandaj birdoj kiuj havas grandajn kapojn kaj fortikajn bekojn kompare kun la korpo. Ĉirkaŭ la beko estas bridaj harecplumoj, kiu nomigas la grupojn de la barbuloj.
La genro enhavas la jenajn speciojn:
- Ondobarbulo, Lybius undatus
- Vieijota barbulo, Lybius vieilloti
- Blankkapa barbulo, Lybius leucocephalus
- Ĉaplina barbulo aŭ Zambia barbulo, Lybius chaplini
- Ruĝvizaĝa barbulo, Lybius rubrifacies
- Nigrabeka barbulo, Lybius guifsobalito
- Nigrakoluma barbulo, Lybius torquatus
- Brunbrusta barbulo, Lybius melanopterus
- Nigradorsa barbulo, Lybius minor
- Dudenta barbulo, Lybius bidentatus
- Barbobarbulo, Lybius dubius
- Nigrabrusta barbulo, Lybius rolleti