Saltu al enhavo

Lynette (artura legendo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lynette
fikcia homo • homo
Verko Ywain
Informoj
Sekso ina
Gefratoj Lyonesse
Edzo/Edzino Gaheris
vdr

Lynette estis virino kiu vojaĝis al la kortego de Reĝo Arturo por peti ke iu helpu ŝin savi sian fratinon Lyonesse, kiu estis sieĝata de la Ruĝa Kavaliro.

Ĉar ŝi rifuzis malkaŝi sian nomon - la kialoj estas tute neklaraj - oni komandis Gareth, kiu laboris kiel kuireja knabo, akompani ŝin. Survoje ŝi insultadis lin sed li venkis plurajn kavalirojn antaŭ ol estis kavalirigita de Lanceloto. Gareth venkis la Ruĝan Kavaliron sed estis grave vundita: poste Lynette flegis lin. Gareth ekamis Lyonesse. Ŝi, Lynette kaj Gareth iris al la Artura kortego kie Lynette mem ekamis Gaheris. Sekvis duobla geedziĝo.