Mária Adonyi Nagy
Aspekto
Mária Adonyi Nagy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1951 | |
Morto | 13-an de oktobro 2015 (64-jaraĝa) | |
Lingvoj | rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto poeto verkisto vd | |
Laborkampo | Poezio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
ADONYI NAGY Mária (pro. adonji nadj) hungara poetino naskiĝinta en Adoni la 6-an de oktobro 1951. Ŝi vivas en Budapeŝto kaj mortis en Berettyóújfalu la 13-an de oktobro 2015.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Adonyi Nagy finis la fakon pri hungara kaj germana lingvoj en la Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo. Ŝi instruis en Satmaro en 1978-79, ŝi estis kunlaborantino de gazeto Munkásélet, A Hét. Ŝi debutis per poemoj, tradukaĵoj, kritikaĵoj en la gazeto Utunk en 1969. Ŝi havis poemojn en la antologioj Varázslataink (1974), Kimaradt szó (Bukarest, 1979).
Volumoj
[redakti | redakti fonton]- Emlék jelen időben(1978).
- Állatövi jegyek (poemoj, Bukarest, 1982).
Tradukvolumo
[redakti | redakti fonton]- Johannes Bobrowski legszebb versei (Bukarest, 1988).