Mária Lengyel
Mária Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1938 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de septembro 2010 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Semmelweis ![]() |
Okupo | |
Okupo | internisto kardiologo universitata instruisto ![]() |
Mária Lengyel [lendjel], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lengyel Mária estis hungara internisto, kardiologo, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Tamásné Fenyvesi [tamAsnE fenjveŝi].
Mária Lengyel[1] naskiĝis la 9-an de februaro 1938 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de septembro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kune kun ŝia patrino Mária Lengyel estis deportita al Strasshof an der Nordbahn en 1944, sed en la sekva jaro la nazia deportejo estis liberigita. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1956, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1962. Post la diplomo ŝi laboris en medikamenta uzino 5 jarojn, poste en kardiologia instituto, dum ŝi akiris internistan licencon en 1970, kardiologian post 9 jaroj kaj en 1981 ŝi estis levita ĉefkuracisto. Ekde 1972 ŝi estis ankaŭ laboratoriestro, krome ŝi instruis en Universitato Semmelweis kiel docento (1990–1992), poste profesoro. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1976, ŝi doktoriĝis en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome ŝi esploris 4-foje en Usono (1979, 1984, 1987, 1989). Ŝi edziĝis en 1964 kaj ŝi ricevis premiojn inter 1988-2002.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A carotis görbe első deriváltjának változása viszonylag kis terhelés hatására idős egészségeseken és ischaemiás szívbetegeken. (kunaŭtoro, 1969)
- A szívfalak és billentyűk mozgásának jelentősége ép és kóros körülmények között. Echokardiographiás vizsgálatok. (disertaĵo, 1975)
- Echocardiographia. (monografio, 1978, tralaborita: 1988)
- Doppler-echocardiographia. (1986)
- The Role of Transesophageal Echocardiography in the Management of Patients with Acute and Chronic Pulmonary Thromboembolism. (1995)
- B-típusú natriuretikus hormon a diagnosztikus és prognosztikus cardiovascularis biomarker. (2007)